The Devil Is a Woman (filmo, 1935)

The Devil Is a Woman (La diablo estas virino) estas usona amafera filmo de 1935 fare de Paramount Pictures pri historio en tradicia Hispanio adaptita el romano de 1898 nome La Femme et le pantin de Pierre Louÿs. Ĝi estis reĝisorita kaj fotita de Josef von Sternberg el scenaro de John Dos Passos. Steluloj estas Marlene Dietrich, kun Lionel Atwill, Cesar Romero, Edward Everett Horton, kaj Luisa Espinel. La filmo estis la lasta el ses kunlaboraĵoj Sternberg-Dietrich por Paramount Pictures. La historio okazas en Sevilo dum la festo de karnavaloj.

The Devil Is a Woman
filmo
Originala titolo The Devil is a Woman
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1935
Ĝenro filmo bazita de literatura verko, filma dramo, amafera filmo, melodrama
Kameraado Josef von Sternberg, Lucien Ballard
Reĝisoro(j) Josef von Sternberg
Produktisto(j) Josef von Sternberg
Scenaro John Dos Passos
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de John Leipold • Heinz Eric Roemheld
Rolantoj Marlene Dietrich • Lionel Atwill • Cesar Romero • Edward Everett Horton • Don Alvarado • Alison Skipworth • Joel McCrea • Lawrence Grant • Morgan Wallace • Tempe Pigott • Charles Sellon • Hank Mann • John George
Produktinta firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr

La filmo estis retirita el cirkulado en ĉefaj kinejoj pro premo de la diktatura registaro de Hispanio, kiu estis akceptita de la usona registaro interesita en certigi novan aliancanon en la Malvarma Milito. En frankisma Hispanio la filmo estis malpermesita, pro malbona bildigo de la hispana polico.