The Parents Circle-Families Forum

organizaĵo

La Gepatra Cirklo-Familia Forumo (GCFF; hebree פורום המשפחות השכולות הישראלי-פלסטיני; arabe العائلات الثكلى الإسرائيلي الفلسطيني; angle The Parents Circle-Families Forum, akronime GCFF) estas civitana organizaĵo de palestinaj kaj israelaj familioj kiuj perdis unuarangajn familiajn membrojn pro la konflikto. La GCFF funkcias sub la principo ke procezo de repacigo estas antaŭkondiĉo por atinganta daŭrantan pacon. La GCFF estas ankaŭ konata kiel la Israela Palestina Funebrantaj Familioj por Repacigo kaj Paco kaj kiel Funebrantaj Familioj Subtenantaj Pacon, Repacigon kaj Toleremon.

The Parents Circle-Families Forum
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1994 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

GCFF estis fondita en 1995 de Yitzhak Frankenthal kaj pluraj funebrantaj israelaj familioj [1]. Laŭ artikolo en The Guardian, GCFF havis pli ol 500 membroj en 2009 [2]. La membraj kondukas dialogaj sesioj, donas lekciojn kaj okupiĝas en projektoj por subteni dialogon kaj repacigon.

La Gepatra Cirkla Familia – Forumo estas neprofitocela organizo registrita en Israelo kiu funkcias de du oficejoj, unu en Israelo kaj unu en Beit Jala [3]. La organiaĵo estas kun-administrita de israela kaj palestina manaĝeroj [4].

La organizo ne havas deklaritan pozicion rilate la politikan solvon de la konflikto, sed la plej multaj el ĝiaj membroj konsentas, ke la solvo devas baziĝi sur liberaj intertraktadoj inter la gvidantoj de la du nacioj, la fino de la okupacio, la garantio de bazaj homaj rajtoj por ĉiuj, kaj la subskribo de packontrakto. Atingi historian repaciĝon inter la du nacioj estas, laŭ la opinio de la forumo, la necesa kondiĉo por atingi pacinterkonsenton daŭrigeblan.

Ekde 2006, la organizaĵo okazigis la Israela-Palestina Memortaga ceremonion en kunlaboro kun Combatants for Peace (batalantoj por paco). Israelaj kaj palestinaj funebrantaj familioj partoprenas en la ceremonio kaj ĝia celo estas "memori kune la viktimojn de perforto ambaŭflanke, kaj memorigi ĉiujn ke la milito ne estas destino." [5]

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti