Parlement of Foules

anglalingva poemo far Chaucer
(Alidirektita el The Parliament of Fowls)

La Parlement of Foules (konata ankaŭ kiel Parliament of Foules, Parlement of Briddes, Assembly of Fowls, Assemble of Foules, aŭ The Parliament of Birds) estas poemo de Geoffrey Chaucer (1343?–1400) formita de proksimume 700 linioj. La poemo estas en la formo de vizia sonĝo en rhyme royal stanza (sep linioj, kutime en jamba kvinametro kun skemo ABABBCC) kaj ĝi enhavas unu el la plej fruaj referencoj al la ideo ke la Sankt-Valentena tago estu speciala tago por amantoj.

Parlement of Foules
poemoliteratura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Geoffrey Chaucer
Lingvoj
Lingvo meza angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1381
vdr
La Parlamento de Birdoj en oleo-pentrado de la 18-a jarcento de Carl Wilhelm de Hamilton

La poemo ekas kun la rakontisto legante la verkon de Cicerono nome Somnium Scipionis kun la espero lerni ion. Kiam li endormiĝas Skipio Afrikar aperas kaj gvidas lin tra la ĉielaj sferoj.