The Servant

Filmo de Joseph Losey (1963)

The Servant (La servisto) estas brita drama filmo de 1963 reĝisorita de Joseph Losey. Ĝi estis verkita de Harold Pinter, kiu adaptis verkon de Robin Maugham de 1948. Stelulas Dirk Bogarde, Sarah Miles, Wendy Craig kaj James Fox.

The Servant
filmo
Originala titolo The Servant
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato septembro 1963, 3 sep. 1963, 14 nov. 1963, 16 mar. 1964, 27 mar. 1964
Ĝenro filma dramo
Kameraado Douglas Slocombe
Reĝisoro(j) Joseph Losey
Produktisto(j) Joseph Losey
Scenaro Harold Pinter • Robin Maugham
Loko de rakonto Londono
Muziko de John Dankworth
Rolantoj Dirk Bogarde • Sarah Miles • James Fox • Wendy Craig • Patrick Magee • Harold Pinter • James Fox • Catherine Lacey • Richard Vernon
Produktinta firmao Elstree Studios 
Springbok Productions
IMDb
vdr

Ĝi estis la unua el kvar filmoj en kiu Pinter kunlaboris kun Losey; temas pri filmo pri la psikologiaj rilatoj inter la kvar centraj roluloj kaj ankaŭ esploras rilatojn al sociaj klasoj.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tony (James Fox), riĉa londonano ĵus aĉetis domon en Londono kaj dungas Hugo Barret (Dirk Bogarde) kiel ĉefservisto. Barret ĝuas sian novan postenon, bone rilatas al Tony kaj ambaŭ retenas sian respektivan socian statuson. Sed tio ŝanĝiĝas kiam Susan (Wendy Craig), fianĉino de Tony, ekkonas Barret. Ŝi suspektas pri la ĉefservisto pro sia ĉieeco kaj petas al Tony lian elpostenigon, sed ŝi malsukcesas.

Barret konvinkas Tony pri la neceso dungi servistinon por purigi la domon; li prezentas Vera (Sarah Miles), supozeble sian fratinon, kaj li kuraĝigas ŝin seksallogi Tony. Unn nokton, Tony kaj Susan revenas tro frue kaj neatendite el feritempo en kamparo kaj trovas ilin ambaŭ en la lito de Tony. Kredante, ke ili estas fratoj, Tony koleriĝas kontraŭ Barret, kiu konfesas, ke ili estas vere gefianĉoj. Barret kaj Vera krome konfesas la amaferon de Tony (kun Vera), kio kolerigas Susan. Tony maldungas ilin kaj Susan foriras silente.

Ĉar Tony tute dependis de Barret y Vera, iĝas ebriulo. Post iom da tempo, li renkontiĝas kun Barret en trinkejo kaj tiu rakontas, ke fakte Vera trompis ambaŭ. Li petas al Tony redungon kaj li sukcesas atingi tion. Iom post iom la roloj renversiĝas, Barret kontrolas kaj Tony iĝas pli infaneca. Ambaŭ startigas malican komplotludon de manipulado, kiu transformas iliajn rolojn subtile kaj maltrankvilige.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti
  • Dirk Bogarde – Hugo Barrett
  • Sarah Miles – Vera
  • Wendy Craig – Susan
  • James Fox – Tony
  • Catherine Lacey – Lady Mounset
  • Richard Vernon – Lord Mounset
  • Ann Firbank – Damo
  • Doris Knox : Maljunulino
  • Patrick Magee – Episkopo
  • Jill Melford – Juna damo
  • Alun Owen – Vikario
  • Harold Pinter – Altklasulo

Eksteraj ligiloj

redakti