The Seven Year Itch
The Seven Year Itch (La Sepjara Jukado) estas usona amafera komedia filmo de 1955 bazita sur triakta teatraĵo samnoma "The Seven Year Itch" de George Axelrod. La filmo estis kunverkita kaj reĝisorita de Billy Wilder, kun ge-steluloj Marilyn Monroe kaj Tom Ewell, reprenante sian rolon de Broadvajo el la teatraĵo. Ĝi enhavas unu el plej ikonaj bildoj de la 20a jarcento – nome Monroe stare sur kradaĵo de metroo dum ŝia blanka robo[1] estas blovata de preterpasanta trajno. La titola frazo, kiu referencas al malpliiĝanta intereso por monogamia rilato post sep jaroj de geedzeco, estis uzata de psikologoj.[2]
La Sepjara Jukado | |
---|---|
Tom Ewell reprenis sian rolon de Broadvajo kaj Marilyn Monroe anstataŭis Vanessa Brown. | |
filmo | |
Originala titolo | The Seven Year Itch |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1-a de junio 1955 |
Daŭro | 105 minutoj |
Ĝenro | Komedio |
Kameraado | Milton Krasner |
Buĝeto | 1 800 000 Usona $ |
Reĝisoro(j) | Billy Wilder |
Produktisto(j) | Charles K. Feldman Billy Wilder |
Scenaro | George Axelrod Billy Wilder |
Laŭ la verko de | George Axelrod |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Nov-Jorko |
Muziko de | Alfred Newman |
Ĉefrolantoj | Marilyn Monroe Tom Ewell Evelyn Keyes Sonny Tufts |
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj | Milton R. Krasner |
Produktinta firmao | Charles K. Feldman group |
Distribuo | 20th Century Fox |
Honorigoj | premio Ora Globo de la plej bona vira ĉefaktoro en muzikaj aŭ komediaj filmoj |
IMDb | |
La intrigo temas pri mezaĝa edzo Richard Sherman (Tom Ewell) tre imagopova kiu hazarde renkontas kun modelulino Marilyn Monroe kaj imagas amaferojn post legado en libro pri psikologio pri tiu kutima situacio.
Geaktoroj kaj roloj
redakti- Marilyn Monroe kiel la junulino
- Tom Ewell kiel Richard Sherman (listigita kiel “Tommy Ewell”)
- Evelyn Keyes kiel Helen Sherman
- Sonny Tufts kiel MacKenzie
- Robert Strauss kiel Kruhulik
- Oscar Homolka kiel Dr. Brubaker
- Marguerite Chapman kiel Miss Morris
- Victor Moore kiel Tubisto
- Roxanne kiel Elaine
- Donald MacBride kiel Mr. Brady
- Carolyn Jones kiel Miss Finch
- Kathleen Freeman kiel Virino ĉe Vegetarana Restoracio (eksterliste)
- Doro Merande kiel Virino ĉe Vegetarana Restoracio (eksterliste)
Referencoj
redakti- ↑ The Seven Year Itch. Rotten Tomatoes. Alirita 30a de oktobro 2008 .
- ↑ Dalton, Aaron. The Ties That Unbind. Psychology Today (Januaro 2001). Alirita 2008-10-30 .
Eksteraj ligiloj
redakti- The Seven Year Itch en Interreta filma datumbazo (angle)
- The Seven Year Itch revizio ĉe Variety.com
- Cinema Retro artikolo pri la fama metrokradaĵa scene
- "George Axelrod and The Great American Sex Farce" Arkivigite je 2012-12-18 per la retarkivo Wayback Machine ĉe The Cad
- The Seven Year Itch famous subway breeze scene becomes a twenty-six foot tall statue in 2011.