Tom Ewell
usona aktoro
Tom Ewell (naskiĝinta la 29-an de aprilo 1909; mortinta la 12-an de septembro 1994) estis usona aktoro.[1] Lia ĉefa sukcesa kaj eble plej identigebla rolo estas tiu de Richard Sherman en la teatraĵo The Seven Year Itch kiun li ludis kaj en la teatroj de Broadvajo (1952-1954) kaj en la Holivuda filmo de 1955. Li ludis ankaŭ en aliaj malgravaj komedioj en la 1950-aj jaroj, kvankam li preferis labori sursceneje.
Li studis ĉe Actors Studio kun kolegoj Montgomery Clift kaj Karl Malden.
ReferencojRedakti
- ↑ The New York Times. The New York Times. Alirita 2012-01-19.
BibliografioRedakti
- Wise, James. Stars in Blue: Movie Actors in America's Sea Services. Annapolis, MD: Naval Institute Press, 1997. ISBN 1557509379 OCLC 36824724