Malfermi la ĉefan menuon

The Song of Songs (filmo, 1933)

The Song of Songs (Kanto el kantoj, 1933) estas usona antaŭkoda amafera drama filmo, reĝisorita de Rouben Mamoulian, en kiu stelulis Marlene Dietrich kiel naiva germana kamparanino nome Lily kiu translokiĝas al Berlino kaj suferas konsiderindajn koratakojn. Tiu partikulara versio de la filmo estis bazita sur la romano de 1908 nome The Song of Songs, kiu estas ankaŭ tradukebla el la germanlingva titolo Das Hohe Lied kiel "La himno", kaj kiu estis verkita de Hermann Sudermann. Ankaŭ la teatraĵo de 1914 nome The Song of Songs de Edward Sheldon kontribuis al tiu versio. Ĝi estas refilmo de la muta filmo de 1918 nome The Song of Songs en kiu stelulis Elsie Ferguson kaj de la muta filmo de 1924 nome Lily of the Dust kun Pola Negri.[1]

The Song of Songs
Originala titolo The Song of Songs
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1933
Ĝenro filma dramo, romantika filmo
Kameraado Victor Milner
Reĝisoro(j) Rouben Mamoulian
Scenaro Rouben Mamoulian · Edward Sheldon · Benjamin Glazer
Muziko Karl Hajos
Ĉefrolantoj Marlene Dietrich · Brian Aherne · Lionel Atwill · Richard Bennett · Paul Panzer · Alison Skipworth · Florence Roberts · Hardie Albright · Helen Freeman Corle · Morgan Wallace
Produkto Paramount Pictures
IMDb
Information icon.svg
vdr

En Berlino, Lily renkontiĝas kaj pozas por Richard, nome najbara skulptisto. Spite la finfinan amaferon inter ambaŭ amantoj, Lily edziniĝas al unu el la riĉaj klientoj de Richard, nome Barono von Merzbach. Fine de la historio, Lily kaj Richard reunuiĝas post luktoj de Lily dum persona veturado.[2]

NotojRedakti

  1. The American Film Institute Catalog Feature Films: 1931-40 de The American Film Institute, ĉc. 1993
  2. "The Song of Songs (1933)". NYMag.com. Alirita la 31an de majo 2019.