The Workers' Esperanto Movement

Libro de E. Lanti anglen tradukita
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

The Workers' Esperanto Movement estas 32-paĝa verketo de Eŭgeno Lanti, origine esperantlingve eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda en 1928 kaj nomita La Laborista Esperantismo. Tiu ĉi estis plurfoje reeldonata depost 1928, kaj ĝi aperis ankaŭ nacilingve, interalie: en la sveda (en 1931), la franca (en traduko de R. Gilbert, kun antaŭparolo de la tradukinto, en 1934, eldonite de Fédération Espérantiste Ouvrière), la nederlana (Het Arbeiders Esperantisme en 1932) kaj la germana. La anglalingva versio estis eldonata en 1928 en Londono ĉe la N.C.L.C. Publishing Society. Howard Stay estis la tradukinto.

The Workers' Esperanto Movement
The Workers' Esperanto Movement
The Workers' Esperanto Movement
Aŭtoro Eŭgeno Lanti
Eldonjaro 1928
Urbo Londono
Eldoninto N.C.L.C. Pubishing Society
Paĝoj 32
vdr

La publikigo de tiu dokumento, interpretita de kelkaj kiel provo trudi oficialan programon al SAT, estis unu el la elementoj, kiun uzis la stalinisma opozicio por ataki la gvidantojn de SAT dum la 1930-aj jaroj.

Laŭ la recenzoj el la jaroj 1928-1929 rilataj al la Esperanta eldono, la libreto estas kvazaŭ programo de la SAT-movado. Laŭ tiuj recenzintoj, ĝi estas ne nur informilo por laboristaj Esperantistoj, sed iagrade ankaŭ sociologia studaĵeto, atribuanta al la SAT-movado specialan kulturhistorian signifon.

Eksteraj ligiloj redakti