Thiago Almada

argentina futbalisto

Thiago Almada estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  26-an de aprilo 2001(nun 2001-04-26) en Ciudadela, do nun estas 23-jara. Post profesia futbalado jam ekde la jaro 2018 en la klubo Vélez Sarsfield, ekde 2022 li membras en la unua vira teamo de la usona klubo Atlanta United FC. Krome ekde la jaro 2022 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo, post tri junaj plenkreskaj jaroj ekde 2019 en naciaj teamoj de sub-20 kaj sub-23-jaruloj - li ankaŭ estis membro de la juna argentina futbala teamo de sub-23-jaruloj en la "Somera Olimpiko 2020" pro la kronvirusa pandemio prokrastita al 2021 en Tokio. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 kaj kun la teamo venkis la turniron. Matĉe li en la nacia teamo de 2022 rekoneblis per la numero "16".

Thiago Almada
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 2001 (2001-04-26) (23-jaraĝa)
en Ciudadela
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti