Thirugnana Sampanthar Sinnathuray

Thirugnana Sampanthar SINNATHURAY (naskiĝis la 22-an de septembro 1930) estas singapura juristo kaj juĝisto. Li studadis juron en la University College London, kaj diplomitiĝis en 1953. Kiam li revenis al Singapuro, li estis dungita de la firmao "Oehlers and Choa" kaj praktikis juron tie, antaŭ ol fariĝi juĝisto en 1956.

Thirugnana Sampanthar Sinnathuray
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1930 (1930-09-22)
Morto 18-an de januaro 2016 (2016-01-18) (85-jaraĝa)
en Singapore General Hospital
Mortokialo pneŭmonito
Ŝtataneco Singapuro
Alma mater Universitato-Kolegio de LondonoInstituto de Raffles • Outram Secondary School
Okupo
Okupo juĝisto • pledadvokato • entreprenisto
vdr

Sinnathuray fariĝis juĝisto ĉe la Alta Kortumo de Singapuro la 1-an de oktobro 1978, kaj servis en tiu posteno ĝis sia emeritiĝo la 23-an de septembro 1997. Li juĝis plurajn famajn aferojn, inkluzive de la ritaj murdoj de Toa Payoh kaj de la seria murdisto John Martin Scripps.