Ritaj murdoj de Toa Payoh

La ritaj murdoj de Toa Payoh estis serio da du murdoj okazintaj en Singapuro en la jaro 1981[1]. La kadavro de naŭjara knabino estis retrovita la 25-an de januaro 1981 apud la lifto de konstruaĵo en la distrikto Toa Payoh. Post du semajnoj, alia dekjara mortinta knabo estis retrovita en la sama areo. La du infanoj estis murditaj kiel oferadoj al la hinduisma diino Kalio[2]. La murdoj estis mastrumitaj de Adrian Lim, memproklamita mediumo, kiu sukcese konvinkis multajn virinojn, ke li havis paranormalan povon. Liaj viktimoj donacis siajn korpojn kaj monon kontraŭ kuracadoj, beleco aŭ bonŝanco. Du el tiuj virinoj fariĝis la lojalaj asistantinoj de Lim : Tan Mui Choo edziniĝis kun li, kaj Hoe Kah Hong fariĝis unu el liaj "sanktaj edzinoj". Kiam polico komencis enketi pri seksatenco denuncita de unu el liaj viktimoj, Adrian Lim furioziĝis kaj decidis murdi infanojn por konfuzi la enketistojn. En ambaŭ kazoj, Hoe altiris infanon en sian apartamenton, kie li aŭ ŝi estis drogita kaj murdita de la triopo. Lim cetere seksatencis la junan knabinon antaŭ ties morto. La tri krimuloj estis arestitaj, post kiam polico trovis sangostrion ĝis la apartamento.

Adrian Lim trompis multajn virinojn, por ke ili donu monon kaj akceptu seksumi. Li cetere murdis infanojn por haltigi la polican enketon pri si.

La proceso daŭris 41 tagojn, kaj estis la dua plej longa proceso jam okazinta en la tribunaloj de Singapuro. Neniu el la akuzitoj neis sian kulpecon. Iliaj nomumitaj advokatoj provis ŝpari al ili mortpunojn pledante malgravigitan juran respondecon: ili subtenis, ke la ĉefa akuzito estis mense malsana kaj ne povis plene responsi pri la murdoj. Por subteni tiun vidpunkton, ili ne hezitis alvoki kuracistojn kaj psikologojn, kiuj analizis la akuzitojn kaj diagnozis interalie skizofrenion kaj deprimon de la psikota kaj mania tipoj. La eksperto dungita de la prokuroro tamen refutis tiun atestaĵojn kaj asertis, ke la tri krimuloj estis plene lucidaj dum la planado kaj plenumado de la du murdoj. La juĝoj konsentis kun la vidpunkto de la prokuroro kaj do kondamnis la triopon je mortpuno. Atendante siajn ekzekutojn, la du virinoj submetis peton al la brita Privata Konsilio en Londono, kaj cetere petis indulgon de la prezidento de Singapuro, sed sensukcese. Adrian Lim tute male ne klopodis por justica pardono : li akceptis sian destinon kaj iris ridetante al la pendumilo. La tri komplicoj estis pendumitaj la 25-an de novembro 1988.

La ritaj murdoj de Toa Payoh precipe ŝokis la loĝantojn de Singapuro, kiuj certe ne atendis tian krimon kerne de la singapura socio. La diversaj raportoj pri la triopo, sed ankaŭ la debatoj dum la proceso, estis atenteme aŭskultitaj kaj sekve restis en la komuna memoro de singapuranoj dum multaj jaroj. Kinfirmaoj dufoje provis profiti el la emocio kreita de tiu afero, kaj produktis filmojn surbaze de la du murdoj. Kritikoj tamen mallaŭdis ambaŭ filmojn pro tio, ke la du verkoj komplezeme kaj ekcese baziĝis sur sekso kaj perforto : ili ne montriĝis komercaj sukcesoj en la singapuraj kinejoj. La agoj kaj kondutoj de la tri murdistoj estis ekzamenitaj de pluraj universitataj krimistoj, kaj la fina verdikto de la tribunalo fariĝis klasika jurisprudenco de kriminala juro rilate al malgravigita jura responso.

Singapura socio en la 1980-aj jaroj redakti

"Ĉiu, kiu opinias Singapuron teda kaj antisepsa, nescias pri niaj malfacile supereblaj, tremigaj krimuloj, inkluzive de neimiteblaj banditoj kiel Adrian Lim, la vera enkorpiĝo de Malbono."
Sonny Yap, The Straits Times, 15-a de julio 1995[3].

Komence de la 19-a jarcento, pli kaj pli multaj homoj amase elmigris al duoninsula Malajzio, enloĝiĝante en la markolajn koloniojn, inkluzive de la urbo-insulo Singapuro. Enmigrantoj kaj indiĝenoj havis malsamajn kredojn, sed la diferencoj inter la du kulturoj progrese malpreciziĝis. La plej granda parto de la loĝantaro ekzemple kredis, ke la najbaran ĝangalon fantomis spiritoj. Ili cetere firme kredis, ke dioj kaj diabloj kapablaj je bono aŭ malbono senĉese ĉirkaŭis ilin. Kelkaj homoj asertis, ke ili kapablis komuniki mesaĝojn al tiuj spiritaj estaĵoj. Pere de variaj ritualaj dancoj kaj kantoj, tiu spiritmediumo (tang-keebomoh en la malaja lingvo) kutime invitis spiriton enkarniĝi en sian korpon, por ke ĝi sendu saĝon, benojn aŭ malbenojn al liaj kredantoj. Urboj progrese plivastiĝis, tiel ke la loka ĝangalo estis anstataŭigita de konstruaĵoj el betono : la mediumaj praktikoj tamen ne malaperis, kaj tute kontraŭe atingis la kernon de urbaj komunumoj[4].

En 1980, jam 75% el la loĝantoj de Singapuro vivis en ŝtatloĝejoj[5]. Altaj apartamentoj kaj loĝejoj, konstruitaj de la singapura registaro kaj kromnomitaj "HDB flats", rapide invadis la urbocentron : tiun evoluadon plene spertis la distrikto Toa Payoh. Kvankam ĉiu konstruaĵo estis sufiĉe dense loĝata, plejmultaj loĝantoj preferis vivi kiel eble plej diskrete : ili antaŭ ĉio deziris konservi privatecon, kaj emis preteratenti tion, kio okazis ĉirkaŭ iliaj hejmoj[6][7]. Singapuro estis fariĝinta pacema socio, kontraste al la violentaj intergangsteraj militoj de la komenco de la 20-a jarcento. Okazis nur malmultaj krimoj pro rigoraj leĝoj kaj senindulga policado[8], tiel ke singapuraj civitanoj havis impreson de sekureco[9]. La singapura registaro tamen regule atentis la loĝantaron pri necesa kaj atentema vigleco kontraŭ krimo, avertante okaze de politikaj kampanjoj, ke "malmultaj krimoj ne signifas neniun krimon"[10]. En 1981, tri singapuranoj plenumis krimon, kiu ŝokis la tutan nacion.

Du murdoj, tri arestoj redakti

 
La apartamento de Lim, tie ĉi montrata ruĝkolore, situis en la 12-a bloko (dekstre), je la adreso "Toa Payoh Lorong 7". La supra foto estis farita en la jaro 2008, kiam la najbaraj 10-a kaj 11-a blokoj jam ne plu ekzistis : hodiaŭ anstataŭe staras pli altaj konstruaĵoj.

En 1981, mediumo loĝanta en la 12-a Bloko, je la adreso Toa Payoh Lorong 7, jam de pluraj jaroj plenumadis bruemajn ritojn meze de nokto. Liaj najbaroj plurfoje plendis al polico, kiu ankaŭ plurfoje intervenis en la apartementon. La ritaj ceremonioj tamen ĉiam rekomenciĝis post mallonga paŭzo[11]. Posttagmeze de la 24-a de januaro 1981, la naŭjara knabino Agnes Ng Siew Hock subite malaperis, post kiam ŝi ĉeestis la religiajn kursojn de sia preĝejo en Toa Payoh. Kelkajn horojn poste, oni retrovis ŝian kadavron ŝtopitan en sako, proksime al lifto de la 11-a bloko, malpli ol unu kilometron for de la preĝejo. La knabino estis ŝajne sufokita ĝis morto. La polica enketo evidentigis vundojn en ŝia vagino, sed ankaŭ spermon en ŝia anuso. Kvankam la singapuraj policistoj entreprenis grandskalan enketon, pridemandante pli ol 250 homojn ĉirkaŭ la krimloko, ili ne sukcesis kolekti iun ajn indicon. La 7-an de februaro, la kadavro de dekjara knabo nomita Ghazali bin Marzuki estis retrovita sub arbo, inter la 10-a kaj 11-a blokoj. Li estis malaperinta ekde la antaŭa tago, post kiam oni vidis lin enveturiliĝi en taksion kune kun nekonata virino. Per la medicina ekzameno de la korpo eblis konkludi, ke la kaŭzo de morto estis dronado. Oni cetere retrovis spurojn de sufokado, samkiel sur la korpo de Agnes. Estis neniu spuro de seksatenco, sed ja videblis pluraj brulvundoj sur la dorso de la knabo kaj tranĉo sur unu el liaj brakoj. Postaj analizoj montris spurojn de sedativo en lia sango[12].

Polico malkovris intermitan strion da sango, kiu iris ĝis la sepa etaĝo de la 12-a bloko. Enirante la komunan koridoron de la etaĝo, inspektoro Pereira rimarkis diverskonsistan aparataron el religiaj simboloj (kruco, spegulo kaj klingo de tranĉilo) ĉe la enirejo de la unua apartamento (numero #07-467F). La proprietulo de tiu apartamento, Adrian Lim, venis al la inspektoro kaj prezentis sin. Li deklaris, ke li tie vivis kun sia edzino, Tan Mui Choo, kaj amikino, Hoe Kah Hong. Lim konsentis pri la polica serĉado de sia apartamento, kaj policistoj trovis spurojn de sango. Adrian Lim unue provis pretendi, ke tiuj spuroj fakte estis nur kandela vakso : la inspektoro tamen ne kredis lin, tiel ke Lim sekve asertis, ke la sango estis tiu de koko[13]. Eĉ kiam polico retrovis pecojn da papero kun personaj detaloj pri la mortinta knabo, Lim obstine provis neadi sian kulpecon, dirante ke Ghazali estis alveninta al lia apartamento por kuraci sangantan nazon[14]. Li diskrete levis tapiŝon por elmeti haron el ĝi, kaj provis ĵeti ĝin en la necesejon, sed policistoj sukcese haltigis lin. Scienca ekzamenado poste pruvis, ke tiu haro apartenis al Agnes Ng[15]. La inspektoro petis konsulti la polican dosieron pri Lim kaj eksciis, ke la mediumo estis jam implikita en alia enketo pri seksatenco. Lim aŭdis tiun diskuton kaj iom maltranviliĝis, kondutante pli kaj pli agreseme kontraŭ la policistoj. Lia kolero estis imitita de Hoe, kiu ankaŭ violente gestadis kaj kriis kontraŭ ili. Tia konduto tiom pli konvinkis la inspektoron, ke tiu stranga triopo certe partoprenis en la murdoj. La enketistoj kolektis ĉiujn indicojn, sigelis la tutan apartamenton kiel krimlokon, kaj arestis Lim kaj la du virinojn por posta pridemandado[16].

Krimuloj redakti

Adrian Lim redakti

Adrian Lim, naskiĝinta la 6-an de januaro 1942, estis la plej aĝa filo de mezriĉa familio[17]. Priskribita de sia fratino dum la proceso kiel impeta knabo[18], li forlasis sian duagradan lernejon por nedaŭre labori kiel informagento de la Internal Security Department, kaj estis sekve dungita de la firmao "Rediffusion Singapore" en 1962. Dum tri jaroj, li kiel elektristo instalis kaj prizorgis la aparatojn de la firmao, antaŭ ol rangaltiĝi kiel fakturo-kolektisto[17]. En aprilo 1967, Lim edziĝis kun sia infanaĝa amulino, kiu naskis du infanojn. Li eĉ konsentis konvertiĝi al katolikismo antaŭ sia edziĝo[19]. Lim kaj lia familio luis variajn apartamentojn, ĝis kiam li en 1970 aĉetis triĉambran apartamenton en la sepa etaĝo de la 12-a Bloko, en la distrikto Toa Payoh[19].

Lim komencis duontempe praktiki sorĉarton kiel spiritmediumo en 1973. Li luis ĉambron, kie li gastigis virinojn, kiujn la proprietulo de la ĉambro prezentis al li : ili plejparte estis trinkejaj servistinoj, dancistinoj kaj prostituitinoj[20]. Inter la klientoj de Lim estis ankaŭ superstiĉaj viroj kaj maljunaj virinoj, al kiuj la mediumo petis nur monon. Lim, kiu lernis sian mediumarton el bomoh nomita "Onklo Willie", preĝis diojn de variaj religioj, spite al sia katolika konvertiĝo. La hindua diino Kalio, sed ankaŭ la siama seksdio Pragngan[21] viciĝis inter la spiritaj estaĵoj, kiujn li plej volonte alvokis dum siaj ceremonioj[22]. Lim sukcese akiris la fidon de siaj klientoj per variaj ruzaĵoj. Lia plej efika truko, konita kiel la truko de la "pingloj kaj ovo" kredigis al multaj homoj, ke li vere havis supernormalan povon. Post kiam li nigrigis pinglojn per la fulgo de brulanta kandelo, Lim zorgeme insertis ilin en nekuiritan ovon kaj ŝtopis la trueton per pulvoro. Dum siaj ritoj, li plurfoje kaj kantante movis la ovon super sia klientino, kaj poste petis, ke ŝi malfermu ĝin. La klientino, kiu ne konsciis pri la antaŭe plenumita truko, estis facile konvinkita pro la nigraj pingloj, ke malbonaj spiritoj estis ja vere turmentantaj ŝin[23].

La predoj de Lim kutime estis precipe naivaj virinoj, kiuj spertis gravajn personajn problemojn. Li promesis al ili, ke li kapablus solvi ilian ĉagrenon, sed ankaŭ plibeligi ilin per rita masaĝo. Post kiam Lim kaj lia klientino senvestiĝis, li knedadis ŝian korpon – inkluzive de ŝia sekso – per la idolo de Pragngan, kaj sekve sekskuniĝis kun ŝi[24]. Inter la flegmetodoj de Lim estis ankaŭ terapio, kiu baziĝis sur elektraj ŝokoj, samkiel tiuj uzitaj por frenezuloj. La mediumo subakvigis la piedojn de lia klientino kaj kunligis fadenojn al ŝiaj tempioj, antaŭ ol sendi elektron tra ŝi[25]. La rezultantaj ŝokoj, li asertis, povis kuraci kapdolorojn kaj malproksimigi malbonajn spiritojn[26].

Tan Mui Choo redakti

 
Tan Mui Choo asistis Lim dum la mediumaj ceremonioj, kaj ricevis parton de la enspezo.

Catherine Tan Mui Choo aŭdis pri Lim por la unua fojo danke al kolega kelnerino, kiu asertis, ke tiu spiritmediumo kapablis kuraci malsanojn kaj deprimojn[27]. Tan estis tiam tre ĉagrenita de la morto de sia avino, al kiu ŝi estis tutkore dediĉita. La daŭra malakordo kun ŝiaj parencoj estis por ŝi alia malfacila elprovo. Ŝi estis sendita ekde sia 13-a jaro al speciala institucio por junaĝaj deliktuloj, kaj sentis sin reĵetitan de siaj patro kaj patrino[28]. La vizitoj de Tan al la apartamento de Lim fariĝis pli kaj pli oftaj, kaj ilia rilato fariĝis intima[29]. En 1975, ŝi transloĝiĝis al lia apartamento pro lia insistemo. Por trankviligi sian edzinon kaj montri al ŝi, ke li ne havis amrilaton kun Tan, Lim ĵuris sian lojalecon antaŭ bildo de Jesuo Kristo. Lia edzino tamen rapide malkovris tiun amrilaton, kaj konsekvence forlasis Lim kune kun siaj infanoj kelkajn tagojn poste. La geedzoj divorcis en 1976[30]. Lim cetere rezignis sian postenon en Rediffusion Singapore, kaj ekde tiam plentempe laboris kiel mediumo. Lia afero estis prospera[31], tiel ke li ekzemple enspezis inter 6 000 kaj 7 000 singapurajn dolarojn monate (inter 2 838 kaj 3 311 $) el ununura klientino. En junio 1977, Lim kaj Tan oficialigis sian edziĝon[32].

Lim kutimis tirani Tan pere de molestadoj, minacoj kaj mensogoj[33]. Li eĉ trudis ŝin prostitui por kompletigi ilian enspezon[34]. Lim ankaŭ konvinkis ŝin, ke li bezonis seksumadi kun junaj virinoj por resti plene sana. Tan tiel asistis lin, preparante liajn klientinojn por lia plezuro[35]. La influo de Lim sur Tan estis tre forta : pro lia promeso, ke seksumado kun pli juna viro certe helpus al la konservado de ŝia juneco, ŝi konsentis sekskuniĝi kun malaja adoleskulo kaj eĉ kun sia pli juna frato[32]. La knabo ne estis la nura parencano de Tan influita de Lim : la pli junan fratinon de Tan ankaŭ ĉarmis la mediumo, tiel ke ŝi konsentis prostitui sin kaj seksumadi kun junuloj[36]. Spite al tiuj multaj mistraktadoj, Tan pluvivis kun Lim kaj tre ŝatis la robojn, pudrojn kaj dietkursojn, kiujn Lim malavare aĉetis por ŝi[37].

Hoe Kah Hong redakti

 
Hoe Kah Hong estis daŭra kredantino de Lim, zorgeme plenumante liajn ordonojn.

Hoe Kah Hong naskiĝis la 10-an de septembro 1955 kaj estis nur okjara, kiam mortis ŝia patro : ŝi estis sendita al la domo de sia avino kaj vivis tie ĝis sia 15-a jaro. Kiam ŝi finfine revenis ĉe sia patrino kaj gefratoj, ŝi multe suferis pro tio, ke ŝi devis senĉese humiliĝi antaŭ sia pli aĝa fratino Lai Ho. Ĉar ŝi sentis la preferon de sia patrino rilate al sia fratino, Hoe pli kaj pli malkontentiĝis, kaj emis facile koleriĝi[38]. En 1979, ŝia patrino prezentis Lai Ho al Adrian Lim por kuracado, kaj ŝi estis rapide konvinkita pri la eksternorma povo de la mediumo danke al lia truko de la "pingloj kaj ovo". Ŝi esperis, ke ŝian alian, ŝanĝhumoran filinon povus ankaŭ kuraci la mediumo, kaj ŝi do prezentis Hoe al Adrian Lim[39]. Post kiam ŝi spektis la saman trukon, Hoe fariĝis lojala kredantino de Lim[40][41]. Lim deziris, ke Hoe fariĝu unu el liaj "sanktaj edzinoj", kvankam ŝi estis jam edziniĝinta al Benson Loh Ngak Hua. Por sukcesi tion, Lim klopodis por izoligi la junan virinon el ŝia familio, senĉese mensogante al ŝi. Li asertis, ke ŝia familio konsistis el malmoralaj homoj, kiuj praktikis malfidelecon, kaj ke Loh estis malfidela viro, kiu baldaŭ trudus ŝin prostitui. Hoe firme fidis la parolon de Lim, kaj post speciala rito ŝi estis deklarita de la mediumo kiel lia "sankta edzino". Ŝi ne plu fidis siajn edzon kaj familion, kaj eĉ kondutis agreseme kun sia patrino. Tri monatojn post sia unua renkonto kun Lim, ŝi forlasis sian hejmon kaj enloĝiĝis en la apartamenton de Lim[42].

Loh, serĉadante sian edzinon, alvenis al la apartamento de Lim, kaj konsentis spekti la kuracadon. Ŝi konvinkis lin partopreni en la terapio de elektraj ŝokoj. Matene de la 7-a de januaro 1980, Loh sidiĝis kun Hoe : iliaj brakoj estis kunligitaj, kaj iliaj piedoj ripozis en apartaj akvujoj. Lim sendis grandan kvanton da voltoj tra Loh, kiu estis morte elektrumita, dum la ŝoko senkonsciigis Hoe. Kiam ŝi vekiĝis, Lim petis, ke ŝi mensogu al polico pri la morto de Loh. Hoe lojale ripetis la rakonton, kiun Lim lernigis al ŝi, laŭ kiu ŝia edzo estis elektrumita en ilia dormĉambro, kiam li estis provanta funkciigi malfunkciantan elektran ventolilon[43]. La kuracisto ja diagnozis suspektindan morton sed ne povis doni pliajn detalojn, kaj polico ne enketis pri la afero[44].

Spite al sia malsimpatio al Loh, Hoe estis ĉagrenita de lia morto. Ŝi iom freneziĝis, ekaŭdis voĉojn kaj ekvidis halucinaĵojn, inkluzive de la fantomo de sia mortinta edzo. Fine de majo, ŝi estis akceptita en la singapuran Instituton pri Mensa Sano. Psikiatroj tie diagnozis sian malsanon kiel skizofrenio, kaj komencis kuracadi ŝin. Hoe resaniĝis rimarkinde rapide, kaj povis eliri el la malsanulejo ekde la unua semajno de julio. Ŝi pluvizitadis la malsanulejon por regulaj kontroloj, kiuj pruvis, ke ŝi estis plene resaniĝanta. La konduto de Hoe rilate al ŝiaj patrino kaj aliaj familianoj iom pliboniĝis post ŝia restado en la instituto, kvankam ŝi daŭre loĝis kun Lim kaj Tan[45].

Seksatenco kaj venĝo redakti

Helpe de siaj du asistantinoj Hoe kaj Tan, Adrian Lim daŭrigis sian entreprenon, trompante pliajn virinojn por mono kaj seksumado[46]. Fine de la jaro 1980, li estis arestita kaj akuzita pri seksatenco. La akuzantino estis Lucy Lau, pord-al-porda vendistino de kosmetikaj produktaĵoj, kiu renkontis Lim dum ŝi estis reklamanta kosmetikaĵojn al Tan. La 19-a de oktobro asertis Lim al Lau, ke spirito fantomis ŝin, sed ke tiu spirito estis elpelebla pere de seksumaj ritoj. Ŝi ne estis konvinkita malgraŭ la insistemo de la mediumo. Li sekrete metis du pilolojn da Dalmadorm (sedativo) en glason da lakto kaj proponis ĝin al ŝi kiel sanktan trinkaĵon. Lau trinkis la glason kaj duone svenis, tiel ke Lim povis seksatenci ŝin[44]. Dum la sekvintaj semajnoj, li daŭre kaj plurfoje seksatencis ŝin, uzante drogojn aŭ minacojn. En novembro, post kiam Lim donis al ŝiaj parencoj monsumon malpli grandan ol tiu petita de ili, Lau redaktigis polican raporton pri sia mistraktado. Lim estis arestita pro akuzo de seksatenco, kaj Tan estis ankaŭ arestita pro kompliceco. Liberigita per kaŭcio, Lim sekve petis al Hoe mensogi kaj diri, ke ŝi ĉeestis la supozitan seksatencon sed vidis neniun krimon. Tiu deklaro tamen ne haltigis la polican enketon : Lim kaj Tan devis persone prezenti sin ĉiudusemajne en la lokan policejon por plilongigi sian kaŭcion[47].

 
Ĉe tiu altaro Lim preĝis variajn diojn, ekzemple Budhon, Pragngan kaj Kalion.

Malkontenta pri tiu situacio, Lim decidis malatentigi policon per serio da murdoj de infanoj[48]. Li plie kredis, ke buĉoferadoj de infanoj al Kalio certe igus tiun diinon paranormale malatentigi policon el li. Lim pretendis, ke li estis regita de Kalio, kaj li sukcese konvinkis Tan kaj Hoe, ke li pro deziro de la diino devis murdi infanojn por venĝi sin kontraŭ Lau[49]. Li ankaŭ asertis, ke li laŭ Pragngan devis cetere seksumadi kun la inseksaj viktimoj[50].

La 24-an de januaro 1981, Hoe rimarkis Agnes en proksima preĝejo, kaj allogis ŝin ĝis la apartamento. La triopo donis al ŝi nutraĵojn kaj trinkaĵojn plenajn je sedativo. Post kiam Agnes svenis kaj ekdormis, Lim seksatencis ŝin. Je noktomezo, la tri komplicoj sufokigis Agnes per kuseno kaj sensangigis ŝin, trinkante la sangon kaj ŝmirante ĝin sur portreto de Kalio. Ili poste dronigis la knabinon, tenante ŝian kapon en sitelo da akvo[51]. Lim finfine praktikis sian elektro-terapion por "duoble certiĝi, ke ŝi estis mortinta"[52]. Ili ŝtopis ŝian korpon en sakon, kaj lasis ĝin apud la lifto de la 11-a Bloko[51].

Ghazali spertis similan traktadon, kiam li estis alportita de Hoe al la apartamento la 6-an de februaro. Li tamen montriĝis iom pli rezistema al la sedativo, kaj ne ekdormis antaŭ longa tempo. Lim preferis ligi lin pro singardo, sed la knabo vekiĝis kaj baraktis kontraŭ la ligiloj. Panikante, la triopo frapis lin en la nuko kaj batsvenigis lin. Post kiam ili sensangigis lin, ili konsideris dronigi la junan viktimon. Ghazali denove baraktis, vomante kaj ne plu kontrolante sian inteston dum li estis mortiĝanta. Sango daŭre fluis el lia nazo post lia morto. Dum Tan restis en la apartamento por lavi ĝin, Lim kaj Hoe eliris eksteren kaj malembarasis sin el la korpo. Lim rimarkis, ke strio da sango iris ĝis la apartamento, tiel ke li kaj liaj komplicoj klopodis forviŝi kiel eble plej grandan parton de ĝi antaŭ mateniĝo[53]. La restintaj spuroj estis tio, kio direktis policon al ilia apartamento kaj kaŭzis ilian arestadon.

Proceso redakti

Du tagojn post sia arestado, Lim, Tan kaj Hoe estis oficiale akuzitaj de la Malsupra Kortumo de Singapuro pri la murdoj de la du knaboj. La triopo spertis pliajn pridemandadojn fare de polico, sed ankaŭ medicinajn ekzamenojn fare de la malliberejaj kuracistoj. La 16-an kaj 17-an de septembro okazis la akuziga antaŭaŭdienco de la afero en la kortumo. Por provi, ke ja ekzistis aŭtentaj akuzaĵoj kontraŭ la tri komplicoj, la Publika Deputito-Prokuroro Glenn Knight alvokis 58 atestantojn kaj prezentis 184 pruvaĵojn antaŭ la oficianta juĝisto. Dum Tan kaj Hoe tute reĵetis la akuzon pri murdo, Lim akceptis pledi kiel kulpulo kaj volis eĉ surpreni la tutan responson pri la du murdoj. La juĝisto decidis, ke la afero kontraŭ la tri akuzitoj estis sufiĉe grava kaj certa por koncerni la Altan Kortumon de la lando. Lim, Tan kaj Hoe restis enkarcerigitaj ĝis la fino de la enketo[54].

Enketo, akuzigo kaj defendado redakti

 
La murdafero estis aŭdiencita en la 4-a ĉambro de la malnova konstruaĵo de la Supera Kortumo.

La Alta Kortumo estis kunvenigita en la konstruaĵo de la Supera Kortumo la 25-an de marto 1983[55]. Prezidis la aferon du juĝistoj : Thirugnana Sampanthar Sinnathuray, kiu 12 jarojn poste juĝis la serian murdiston John Martin Scripps[56], kaj Frederick Arthur Chua, kiu tiam estis la plej delonge oficanta juĝisto de Singapuro[57]. La prokuroro Knight, dume, plustudadis la aferon surbaze de la indicoj kolektitaj de polico. La fotoj de la du krimlokoj, kune kun la deklaroj de la multaj atestantoj, certe helpis al la kortumo pli bone kompreni la okazaĵojn, kiuj fine kaŭzis la krimojn. Aliaj pruvaĵoj – sangspecimenoj, religiaĵoj, drogoj kaj la skribitaj notoj kun la nomoj de Agnes kaj Ghazali – konvinkige evidentigis la kulpecon de la tri defendantoj, sed Knight trovis neniun rektan atestanton de la du murdoj : lia pruvaro estis nur cirkonstanca. Li okaze de sia unua parolado tamen faris la jenan deklaron : "Kio gravas estas tio, ke [la akuzitoj] ja intence sufokigis kaj dronigis tiujn du senkulpajn infanojn, kaŭzante iliajn mortojn en cirkonstancoj rigardeblaj kiel murdoj. Kaj tion ni pruvos super ĉiuj eblaj duboj"[58].

Tan, danke al la permesoj de Lim kaj de la singapura polico, elspezis 10 000 S$ el la 159 340 S$[59] konfiskitaj en la apartamento por dungi la advokaton Joshua Benjamin Jeyaretnam por sia propra defendo[60][61]. Hoe, tute male, devis akcepti la advokaton proponitan de la kortumo, nome Nathan Issac. Ekde sia aresto, Lim estis rifuzanta leĝan defendiston. Li preferis defendi sin mem dum la aŭdiencoj de la Malsupra Kortumo[62]. Tio tamen ne plu eblis, kiam la afero estis sendita al la Alta Kortumo : laŭ singapura juro, akuzitoj pri gravegaj krimoj estu nepre defendataj de jura profesiulo. S-ro Howard Cashin estis do nomumita kiel la advokato de Lim[63], kvankam la obstina malhelpemo de Lim sufiĉe malfaciligis lian taskon[64]. La tri advokatoj decidis ne kontesti, ke iliaj klientoj murdis la infanojn. Ili anstataŭe celis malgravigitan juran responson de la tri krimuloj per la demonstrado, ke ili ne estis plene sanaj dum la plenumado de la du murdoj[65].

Proceduro redakti

Post kiam Knight prezentis la akuzigan pruvaron, la kortumo aŭskultis la variajn atestadojn pri la personecoj kaj kondutoj de la akuzitoj, precipe el iliaj parencoj kaj konatuloj. Multaj detaloj pri ilia vivmaniero estis malkaŝitaj de unu el la "sanktaj edzinoj" de Lim. Du privataj kuracistoj, D-ro Yeo Peng Ngee kaj D-ro Ang Yiau Hua, konfesis ke ili provizis al Lim liajn drogojn, kaj eĉ poste provizis dormigilojn kaj sedativojn post ĉiu konsultado sen peti iun ajn klarigon[66][67]. Policistoj kaj sciencaj enketistoj sekve raportis la historion de la enketo : inspektoro Suppiah, la ĉefenketisto, legis laŭtvoĉe la deklarojn, kiujn faris la akuzitoj dum sia antaŭprocesa enkarceriĝo. Dum tiuj pridemandadoj interalie asertis Lim, ke li murdis por venĝi sin, kaj ke li sodomis Agnes. Ĉiu akuzanto cetere konfirmis per tiuj deklaroj, ke li aŭ ŝi aktive partoprenis en la murdoj[68]. La impliko de Lim rilate al la krimoj estis plie evidentigita de alia atestanto, kiu tuj post noktomezo la 7-an de februaro 1981 vidis Lim kaj virinon pasante antaŭ li, portante knabon kun malhela haŭto[69].

Lim
Neniun komenton.
Juĝisto Sinnathuray
Ne, ne, ne, Adrian Lim, vi ne povas diradi tion al mi. (al Cashin) Li estas via atestanto.
Advokato Cashin
Vi nun povas vidi, Honora Moŝto, kiel malfacila tiu atestanto estas.
Kortuma transskribaĵo, montrante la ĝenon de la kortumo rilate al la konduto de Lim.

La 13-an de aprilo Lim firme defendis sian interpretadon. Li daŭre asertis, ke li estis la nura plenumanto de la krimoj[70]. Li tamen negis, ke li iam seksatencis Lucy Lau aŭ Agnes : siajn antaŭajn deklarojn li liadire faris nur por kontentigi la enketistojn[71][72]. Lim zorgeme elektis la demandojn, al kiuj li konsentis respondi en la kortumo : li detaleme respondis al tiuj, kiuj kongruis kun lia interpretado, sed rifuzis komenti la aliajn[70]. Kiam oni dubigis la verecon de liaj deklaroj, li klamis, ke liaj religiaj kaj moralaj principoj trudis lin neniam mensogi[73]. Knight tamen replikis, ke Lim estis fundamente malhonesta homo, kiu ne respektis ĵurojn. Lim jam mensogis al sia edzino, al klientoj, sed ankaŭ al polico kaj psikiatroj. Laŭ la prokuroro, la konduto de Lim en la kortumo estis evidenta pruvo, ke li intence mensogis en siaj antaŭaj deklaroj[74]. Tan kaj Hoe montriĝis pli kunlaboremaj, kaj respondis al la demandoj de la kortumo. La du virinoj kontraŭdiris la novan version de Lim, kaj konfirmis la verecon de siaj unuaj deklaroj[75]. Ili priskribis, kiel ili vivis sub la senĉesa teroro de Lim. Ĉar ili fidis lian supernormalan povon, ili obeis al ĉiuj liaj ordonoj kaj ne ĝuis propran liberan volon[76]. Post pridemandado fare de Knight, Tan tamen konfesis, ke ŝi tute sciate helpis al Lim trompi liajn klientojn[77]. Knight sekve kaj sukcese igis Hoe diri, ke ŝi konsciis pri la graveco de la murdoj jam dum la plenumado de la krimoj[78].

Batalo de la psikiatroj redakti

Neniu dubis, ke la tri akuzitoj vere murdis la infanojn. Iliaj advokatoj anstataŭe celis demonstri al la juĝistoj, ke la tri komplicoj ne estis mense sanaj kaj ne kontrolis siajn agojn dum la krimoj. La plej granda parto de la proceso do konsistis en batalo inter atestantaj ekspertoj alvokitaj por defendado aŭ por akuzigo. D-ro Wong Yip Chong, sperta privata psikiatro, opiniis ke Lim suferis mensan malsanon dum la plenumado de la krimoj. La psikiatro ja aldonis, ke li faris tiun diagnozon "surbaze de ĝenerala vidpunkto, sen ĉikani pri kontraŭdiraj detaloj"[79]. Laŭ Wong Yip Chong, la avida seksa apetito kaj firma kredo en Kalio de Adrian Lim estis tipaj de milde mania deprimo. La doktoro ankaŭ rimarkis, ke nur malracia homo povus forĵeti la kadavrojn proksime al sia propra hejmo por malatentigi policon pri si[80]. La eksperto de la prokuroro estis D-ro Chee Kuan Tree, psikiatro de la malsanulejo Woodbridge[81]. Li tute male asertis, ke Lim estis "firmintenca rilate la celon, pacienca rilate la planadon, kaj konvinkema rilate sian performancon por persona potenco kaj plezuro"[82]. Laŭ la opinio de D-ro Chee, Lim volonte seksumadis kun siaj viktimoj simple pro tio, ke li per sia rolo de mediumo sukcese altiris virinojn, kiuj konsentis kuŝi kun li. Plie, la uzado de religio fare de Lim por lia persona profito montris, ke li plene kontrolis kaj ekspluatadis sian supozitan kredon en Kalio. Laste, Lim konsultis plurajn kuracistojn kaj volonte konsumis sedativojn por flegi lian maldormon : se li vere suferus manian deprimon, li laŭ D-ro Chee eĉ ne rimarkus tiun malsanon kaj do ne petus medicinaĵojn[83].

D-ro R. Nagulendran, konsultita psikiatro, atestis ke Tan estis mense perturbita de reakcia psikoza depresio. Ŝi liaopinie estis deprimita eĉ antaŭ sia renkonto kun Lim, pro sia malfacila familia medio. La korpa mistraktado kaj minacoj fare de Lim sekve gravigis ŝian deprimon, dum ekcesa konsumado de drogoj kaŭzis al ŝi halucinaĵojn kaj despli pravigis la mensogojn de la mediumo[82]. D-ro Chee malkonsentis pri tio : li rememorigis, ke Tan laŭ sia propra konfeso sufiĉe kontentiĝis pri la bonhava vivo, kiun Lim proponis al ŝi, ĝuante la belajn vestojn kaj la kosmetikaĵojn. Deprimulo de la reakcia psikota tipo certe ne dediĉus tiel grandan atenton al sia fizika aspekto. Tan cetere kaj antaŭe konfesis, ke ŝi sciis pri la artifikoj uzitaj de Lim. Ŝi malkonfirmis tion dum la proceso kaj asertis, ke ŝi agadis tute pro la influo de la mediumo. Kvankam D-ro Chee en sia diagnozo iom preteratentis la mistraktadojn spertitajn de la juna virino, li firme konkludis, ke Tan estis mense sana dum la krimoj[84]. D-ro Nagulendran kaj D-ro Chee ambaŭ konsentis, ke Hoe suferis skizofrenion longe antaŭ sia renkonto kun Tan, kaj ke ŝia restado en la Instituto pri Mensa Sano certe helpis ŝian partan resaniĝon. D-ro Nagulendrian estis tamen konvinkita, ke Hoe spertis remalsaniĝon dum la periodo de la du murdoj. D-ro Chee kontraŭdiris sian kolegon kaj rimarkis, ke neniu el la kuracistoj de la instituto konstatis iun ajn signon de remalsaniĝo dum la antaŭaj ses monatoj (inter la 16-a de julio 1980 kaj la 31-a de januaro 1981)[85][86]. Se Hoe estus vere tiel multe perturbita kiel priskribite de D-ro Nagulendran, ŝi estus fariĝinta invalidino. Ŝi tute kontraŭe, zorgeme forrabis du infanojn kaj kontribuis al ties murdoj[85]. Fine de sia atestado, D-ro Chee emfazis la nekredeblecon, ke tri homoj kun malsamaj mensaj malsanoj ĉiuj halucinus pri la sama murdpeto fare de dio[87].

Konkludoj redakti

En siaj konkludaj paroladoj, la defendaj advokatoj provis bildigi siajn klientojn kiel mense perturbitaj personoj. Cashin ekzemple diris, ke Lim estis normala homo, ĝis kiam li lernis sorĉarton : li do progrese ne plu diferencigis halucinaĵojn el realeco kaj li eniris en "malracian mondon de abomenindeco", trompante sin por murdi infanojn en la nomo de Kalio[88]. Laŭ Jeyaretnam, Tan estis nur "roboto" pro siaj deprimo kaj mistraktado, tiel ke ŝi senpenseme plenumis ĉiujn ordonojn[88]. Issac, dume, simple konkludis la jenon : "la skizofrenia menso [de Hoe] akceptis ke, se oni murdus la infanojn, ili irus al paradizo kaj ne malboniĝus kiel ŝia patrino aŭ aliaj"[89]. La tri advokatoj multe kritikis la diagnozon de D-ro Chee, kiu rifuzis agnoski la simptomojn de iliaj klientoj[82][89].

La prokuroro sekve komencis sian konkludan paroladon, atentigante la publikon pri la "senpasia kaj kalkulema maniero, laŭ kiu la infanoj estis murditaj"[90]. Glenn Knight ankaŭ asertis, ke la tri krimuloj ne povis sperti la saman halucinaĵon, despli ke ili nur menciis tion okaze de la proceso[89]. La "ruzo kaj interkonsento" uzitaj por tiuj krimoj ĉiukaze ne ŝajnis kiel la konduto de malsanaj personoj[90]. Tan helpis Lim, ĉar "ŝi amis [lin]", kaj Hoe estis simple trompita por partopreni en la krimoj[91]. Knight urĝis la juĝistojn bone konsideri la konsekvencojn de ilia baldaŭa verdikto, kaj diris : "Honoraj Moŝtoj, diri ke Lim estis malpli ol malbravulo, kiu predis junajn infanojn ĉar ili ne kapablis kontraŭbarakti, kaj murdis ilin kredante ke li akirus potencon aŭ riĉecon tiel ke li ne vere plenumis murdojn, estus moko de la leĝoj pri murdo. Tio pravigus la ŝmiron de mistero kaj magio, kiun li uzadis en sia praktiko, kaj per kiu li sukcese timigis, minacis kaj konvinkis la superstiĉulojn, la malfortulojn kaj la naivulojn por partopreni en la plej abomenindaj kaj obscenaj agoj"[91].

Verdikto redakti

La 25-an de majo 1983 amasiĝis multaj homoj ekster la tribunalo, atendante la rezulton de la proceso. Pro manko de seĝoj, nur kelkaj estis akceptitaj en la ĉambron por aŭskulti la verdikton de la juĝisto Sinnathuray : la eldiro de la juĝa decido entute daŭris 15 minutojn. La du juĝistoj ne estis konvinkitaj, ke la akuzitoj estis mense malsanaj dum la krimoj. Ili opiniis Lim "abomeninda kaj diboĉema" pro la plenumado de tia projekto[92]. Juĝistoj Sinnathuray kaj Chua, rigardante la pridemandadojn de Tan fare de ekspertoj kiel konfesoj de kulpeco, konkludis ke ŝi estis "lerta kaj malvirta persono", kaj "propravola [komplico] de la hontindaj kaj malbonaj agoj [de Lim]"[93]. Hoe estis laŭ la juĝistoj "simplanima" kaj "facile influebla"[93]. Kvankam ŝi suferis skizofrenion, ili asertis, ke ŝi spertis periodon de resaniĝo dum la murdoj, tiel ke ŝi estu rigardata plene responsa pri siaj agoj[94]. Ĉiuj tri akuzitoj estis deklaritaj kulpaj pri murdoj, kaj kondamnitaj je pendumo. La du virinoj ne tuj reagis al la verdikto. Lim, tute kontraŭe, subite ĝojiĝis kaj ekkriis "Dankon, Honoraj Moŝtoj !", dum li estis elirigita[95].

Lim akceptis sian destinon, sed ne la du virinoj, kiuj apelaciis kontraŭ la verdikto. Tan dungis Francis Seow por entrepreni tiun apelacion, dum la kortumo denove nomumis Nathan Issac kiel advokato de Hoe[96]. La du advokatoj petis, ke la apelacia kortumo rekonsideru la mensan sanon de iliaj klientinoj dum la murdoj, ĉar la juĝistoj de la unua proceso laŭ ili tute preteratentis tiun detalon[84]. La Apelacia Krima Kortumo sciigis sian decidon en aŭgusto 1986[97]. La apelaciaj juĝistoj konfirmis la verdikton de la unua proceso, kaj interalie rimarkis, ke juĝistoj rajtas flankolasi medicinajn raportojn surbaze de aliaj fontoj[98][99]. Novaj apelacioj de Tan kaj Hoe, unue al la Privata Konsilio de Londono kaj due al la singapura prezidanto Wee Kim Wee, montriĝis tutsame sensukcesaj[97].

Post kiam ili sensukcese provis ĉiujn perojn por pardono, Tan kaj Hoe pli kviete alfrontis siajn destinojn. Atendante mortpunon, la triopo estis konsilita kaj konsultita de katolikaj pastroj kaj monaĥinoj. Spite al la aĉega reputacio de Lim, pastro Brian Doro memoris pri li kiel "sufiĉe amika persono"[100]. Kiam alproksimiĝis la tago de ekzekuto, Lim petis al la pastro sian senpekigon kaj komunion. Tan kaj Hoe same disponis pri fratino Gerard Fernandez kiel spirita konsilistino. La monaĥino konvertis la du virinojn al katolikismo, kaj ili dum siaj lastaj tagoj ricevis pardonon kaj komunion[101]. La 25-an de septembro 1988 ricevis la triopo sian lastan manĝon, kaj la tri krimuloj estis kondukitaj al la pendumilo. Lim daŭre ridetis dum tiu lasta veturado. Post la plenumado de la verdikto, pastro Doro organizis mallongan funebran ceremonion por la tri krimuloj[102], kaj la korpoj estis kremaciitaj la saman tagon[103].

Influo redakti

 
Singapuranoj ofte amasiĝis ĉe la Malsupra Kortumo (tie fotita) aŭ aliaj tribunaloj por ekvidi la tri krimulojn.

La proceso de la ritaj murdoj de Toa Payoh estis atenteme aŭskultita de la singapura loĝantaro. Homamasoj senĉese restadis en aŭ proksime al la kortumoj, dezirante ekvidi la famaĉan Adrian Lim kaj espereble aŭdi tute novajn elementojn. La afero estis detaleme raportita de regionaj gazetoj, tiel ke la hororaj kaj sekse krudaj krimoj de Lim ofendis multajn legantojn. Frank Lomax, vikario de la anglikana katedralo Sankta Andreo, plendis al la gazeto The Straits Times pri ties redaktitaj artikoloj, kiuj liaopinie povis morale korupti junulojn. Lia protesto estis subtenita de kelkaj aliaj legantoj. Aliaj tute male laŭdis tiun verdiran raporton, kaj konsideris ĝin kiel utila rimedo por atentigi la publikon kontraŭ krimo eĉ en sufiĉe kvietaj urboj[104]. Pluraj libroj pri la murdoj kaj pri la proceso estis eldonitaj, kaj ili estis rapide aĉetitaj de multaj, scivolemaj legantoj[105][106].

La faktoj malkovritaj per la proceso aperigis Lim kiel absoluta enkorpiĝo de Malbono al ĉiuj singapuranoj[3]. Kelkaj civitanoj eĉ ne komprenis, kial iu ajn volonte akceptus defendi tian homon. Ili vokis la advokaton de Lim, Cashin, por esprimi sian koleron : kelkaj eĉ ne hezitis mortminaci lin[63]. Aliflanke, Glenn Knight rapide famiĝis kiel la heroa homo, kiu kondukis Adrian Lim antaŭ tribunalo, tiel ke lia kariero estis konsiderinde plirapidigita. Li sekve pritraktis pliajn prestiĝajn aferojn, kaj fariĝis la direktoro de la polica Departemento pri Komercaj Aferoj en 1984. Li konservis bonegan reputacion ĝis akuzigo pri korupto, sep jarojn poste[107].

Lim estis abomenita eĉ en sia malliberejo. Najbaraj malliberuloj mistraktadis lin kaj volonte rigardis lin kiel subhomo[108]. Eĉ multaj jaroj post la krimoj, la afero freŝe restis en la memoroj de ĉiuj, kiuj partoprenis en ĝi. Ĝi laŭ ĵurnalistoj estis la plej eksterordinara singapura proceso de la 1980-aj jaroj, ĉefe pro "la babilado de hororigita urbo, kiam krudaj raportoj pri seksa diboĉo, trinkado de homa sango, sorĉarto, ekzorcismo kaj indiferenta krueleco disvolviĝis okaze de la 41-taga aŭdienco"[109]. 15 jarojn post la verdikto de la proceso, opinisondo fare de la gazeto The New Paper raportis, ke 30% el la sonditaj personoj elektis la ritajn murdojn de Toa Payoh kiel la plej abomeninda krimo (kvankam la gazeto specife petis, ke oni voĉdonu nur por krimoj plenumitaj en 1998)[110]. Adrian Lim eĉ fariĝis ia gvido-punkto por lokaj krimuloj : en 2002, la advokato Subhas Anandan priskribis sian klienton Anthony Ler, kiu murdis sian edzinon, kiel "pli ĝentila, pli ĉarma versio de [la] fama medium-murdisto de Toa Payoh"[111].

Dum la 1990-aj jaroj, lokaj kinfirmaoj produktis du filmojn surbaze de la afero : la unua, aperinta en 1991, estis Medium Rare. En tiu filmo partoprenis multaj eksterlanduloj : la plej granda parto de la rolantaro kaj de la dungitaro estis usona kaj brita. La scenaro estis tamen verkita en Singapuro, kaj celis zorgeme esplori la "menson de la tri ĉefaj roluloj"[112]. La reĝisoro tamen ĉefe emfazis sekson kaj perforton, tiel ke la filmo estis huadita okaze de ties unua, noktomeza prezento[112]. Ĝi estis ludita nur dum 16 tagoj kaj enspezis proksimume 130 000 S$ (75 145 $)[113][114]. Ĵurnalisto opiniis ĝin eĉ "pli bizara ol la rakontoj pri nenatura seksumado kaj okultaj praktikoj, kiujn oni kutime atribuas al la afero de Adrian Lim"[115]. La dua filmo, aperinta en 1997 kaj titolita God or Dog, ankaŭ montriĝis komerca malsukceso[116] malgraŭ pli bona recenzo[117]. Ambaŭ filmoj tre malfacile trovis kandidatojn por la rolo de Lim : Zhu Houren rifuzis la proponon pro tio, ke Adrian Lim havis tro esceptan personecon, malfacile imiteblan de aktoro[118]. Xie Shaoguang ankaŭ rifuzis la rolon pro la manko de "pardonigaj elementoj" pri tiu murdisto[119]. Televide, oni proponis la murdaferon kiel inaŭgura epizodo de True Files, krimrilatita programo de 2002. La publiko tamen plendis, ke la televidaj antaŭanoncoj estis tro krudaj pro la aktorigo de la ritoj kaj murdoj, tiel ke la firmao MediaCorp devis revizii la programon. La epizodo pri la ritaj murdoj de Toa Payoh estis anstataŭigita de malpli spektinda epizodo, kaj prokrastita ĝis posta periodo por pli maturaj vidantoj[120].

Notoj redakti

  1. Kvankam la nomo de la afero sugestas murdojn plenumitajn laŭ rito, la akuzitoj diris, ke ili nek preĝis, nek bruligis kandelojn aŭ nek plenumis ion ajn ritan dum la murdoj
  2. La adorantoj de Kalio normale ne plenumas buĉoferadojn. Tiu diino laŭkrede protektas homojn kontraŭ malbono kaj katastrofoj, kio ne necesas oferadojn.
  3. 3,0 3,1 Yap (1995).
  4. DeBernadi (2006), 1–14.
  5. Thung (1977), 229.
  6. Trocki (2006), 146.
  7. Thung (1977), 231–232.
  8. Rowen (1998), 116–117.
  9. Quah (1987), 49.
  10. Naren (2000), 24.
  11. John (1989), 9.
  12. John (1989), 2–3.
  13. Narayanan (1989), 166–167.
  14. John (1989), 7–8.
  15. Narayanan (1989), 9.
  16. John (1989), 8.
  17. 17,0 17,1 John (1989), 10.
  18. John (1989), 162.
  19. 19,0 19,1 Narayanan (1989), 80.
  20. John (1989), 17–19.
  21. Lim uzadis malgrandan idolon de tiu dio, kaj surhavis ĝin ĉirkaŭ sia ingveno dum seksumado.
  22. Narayanan (1989), 86, 89.
  23. Narayanan (1989), 30–31.
  24. John (1989), 19–20.
  25. Narayanan (1989), 46–47.
  26. Kok (1990), 70.
  27. John (1989), 28.
  28. John (1989), 26–27.
  29. John (1989), 29–31.
  30. Narayanan (1989), 113–114.
  31. John (1989), 33–35.
  32. 32,0 32,1 John (1989), 36.
  33. John (1989), 34.
  34. John (1989), 32.
  35. John (1989), 170–171.
  36. John (1989), 171.
  37. John (1989), 186.
  38. John (1989), 40–41.
  39. John (1989), 37–38.
  40. John (1989), 40–42.
  41. Ŝi firme kredis pri la truko kaj pri la povo de Lim, ĝis Tan malkaŝis al ŝi la uzitan artifikon dum ilia pridemandado en la policejo. John (1989), 196.
  42. John (1989), 43–45.
  43. John (1989), 46–48.
  44. 44,0 44,1 John (1989), 48.
  45. Kok (1990), 44.
  46. Kiam li estis arestita, Lim jam havis 40 "sanktajn virinojn". Narayanan (1989), 6.
  47. John (1989), 49.
  48. John (1989), 61.
  49. John (1989), 84.
  50. Narayanan (1989), 45.
  51. 51,0 51,1 John (1989), 92–94.
  52. John (1989), 94.
  53. John (1989), 95–97.
  54. John (1989), 51–52.
  55. John (1989), 52.
  56. Tan (October 1997).
  57. John (1989), x.
  58. John (1989), 55.
  59. John (1989), 56.
  60. Narayanan (1989), 28.
  61. John (1989), 67.
  62. John (1989), 51.
  63. 63,0 63,1 John (1989), 117.
  64. John (1989), 127.
  65. Narayanan (1989), 155.
  66. John (1989), 107–116.
  67. Ambaŭ kuracistoj estis pro tio sankciitaj de la Singapura Medicina Konsilio en 1990. Yeo estis eksigita el la kuracista registro, kaj Ang estis provizore eksigita dum tri monatoj.
  68. John (1989), 61–70.
  69. John (1989), 56–60.
  70. 70,0 70,1 John (1989), 121.
  71. John (1989), 132–133.
  72. John (1989), 154–156.
  73. John (1989), 155.
  74. John (1989), 157–158.
  75. John (1989), 168, 198.
  76. John (1998), 164–165, 203.
  77. John (1989), 180–181.
  78. John (1989), 202–203.
  79. John (1989), 208.
  80. Kok (1990), 71.
  81. John (1989), 204.
  82. 82,0 82,1 82,2 Kok (1990), 72.
  83. John (1989), 209.
  84. 84,0 84,1 Kok (1990), 73.
  85. 85,0 85,1 Kok (1990), 45.
  86. John (1989), 202.
  87. John (1989), 217.
  88. 88,0 88,1 John (1989), 218.
  89. 89,0 89,1 89,2 John (1989), 219.
  90. 90,0 90,1 John (1989), 220.
  91. 91,0 91,1 John (1989), 221.
  92. John (1989), 224–225.
  93. 93,0 93,1 John (1989), 225.
  94. Kok (1994), 94.
  95. John (1989), 226.
  96. John (1989), 227.
  97. 97,0 97,1 John (1989), 228.
  98. Kok (1990), 73–74.
  99. La Privata Konsilio faris similan decidon en la afero Walton v. the Queen, murdproceso de 1989 en Britio.
  100. Davie (1989).
  101. Naryanan (1989), 14–15.
  102. Naryanan (1989), 14.
  103. John (1989), 229.
  104. John (1989), 116–118
  105. Khor (September 1989).
  106. Khor (Oktobro 1989).
  107. Tan (1998).
  108. Yaw (1991).
  109. Davidson (1990).
  110. Low (1998).
  111. Vijayan (2002).
  112. 112,0 112,1 Uhde (2000), 109–110.
  113. Uhde (2000), 110.
  114. La populara komedio Army Daze kompare enspezis 500 000 S$ (289 017 $) nur dum la unuaj kvar tagoj.
  115. Guneratne (2003), 172.
  116. Millet (2006), 96.
  117. Uhde (2000), 115.
  118. Lee (June 1996).
  119. Lee (Majo 1996).
  120. Tan (2002).

Fontoj redakti

Bibliografio redakti

  • DeBernadi, Jean (2006). "Introduction". The Way that Lives in the Heart: Chinese Popular Religion and Spirit Mediums in Penang, Malaysia. California, United States: Stanford University Press. ISBN 0-8047-5292-3.
  • Guneratne, Anthony (2003). "The Urban and the Urbane: Modernization, Modernism, and the Rebirth of the Singaporean Cinema". in Goh, Robbie; Yeoh, Brenda. Theorizing the Southeast Asian City as Text: Urban Landscapes, Cultural Documents and Interpretative Experiences. Singapore: World Scientific. ISBN 981-238-283-6.
  • Humphreys, Neil (2006). Final Notes from a Great Island: A Farewell Tour of Singapore. Singapore: Marshall Cavendish. ISBN 981-261-318-8.
  • John, Alan (1989). Unholy Trinity: The Adrian Lim 'Ritual' Child Killings. Singapore: Times Book International. ISBN 9971-65-205-6.
  • Kok Lee Peng; Cheng, Molly; Chee Kuan Tsee (1990). Diminished Responsibility: With Special Reference to Singapore. Singapore: National University of Singapore Press. ISBN 9971-69-138-8.
  • Kok Lee Peng; Cheng, Molly; Chee Kuan Tsee (1994). Mental Disorders and the Law. Singapore: National University of Singapore Press. ISBN 9971-69-188-4.
  • Millet, Raphael (2006). "From Survival to Revival". Singapore Cinema. Singapore: Editions Didier Millet. ISBN 981-4155-42-X.
  • Narayanan Govindan Kutty (1989). Adrian Lim's Beastly Killings. Singapore: Aequitas Management Consultants. ISBN 9810-00-931-3.
  • Naren Chitty (2000). "A Matrix Model for Framing News Media Reality". in Abbas Malek. The Global Dynamics of News: Studies in International News Coverage and News Agenda. Connecticut, United States: Greenwood Publishing Group. ISBN 1-56750-462-0.
  • Quah, Stella (1987). "Sense of Security". Friends in Blue: The Police and the Public in Singapore. Selangor, Malaysia: Oxford University Press. ISBN 0-19-588854-5.
  • Rowen, Henry (1998). "Singapore's Model of Development: Is It Transferable?". Behind East Asian Growth: The Political and Social Foundations of Prosperity. London, United Kingdom: Taylor and Francis. ISBN 0-415-16520-2.
  • Thung Syn Neo (1977). "Needs and Community Services in Housing Estates". in Hodge, Peter. Community Problems and Social Work in Southeast Asia: The Hong Kong and Singapore Experience. Hong Kong: Hong Kong University Press. ISBN 962-209-022-2.
  • Trocki, Carl (2006). "The Managed, Middle-class, Multiracial Society". Singapore: Wealth, Power and the Culture of Control. Oxfordshire, United Kingdom: Routledge. ISBN 0-415-26385-9.
  • Sit Yin Fong (1989). I Confess. Singapore: Heinemann Asia. ISBN 9971-64-191-7. (kortumaj transskribaĵoj)
  • Sit Yin Fong (1989). Was Adrian Lim Mad?. Singapore: Heinemann Asia. ISBN 9971-64-192-5. (kortumaj transskribaĵoj)
  • Uhde, Jan; Uhde, Yvonne (2000). "The Revival". Latent Images: Film in Singapore. Selangor, Malaysia: Oxford University Press. ISBN 0-19-588714-X.

Gazetartikoloj redakti