This Is It (filmo)

La filmo This Is It (Jen ĝi) de Michael Jackson estas usona dokumentario kaj koncertofilmo farita en la jaro 2009 pri la provludoj de Michael Jackson, kiu preparis la serion da koncertoj de la sama nomo, komenciĝonta la 13-an de julio 2009, sed nuligita pro lia morto la 25-an de junio 2009.

This Is It
filmo • videoalbumo
Originala titolo Michael Jackson's This Is It
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 28 okt. 2009, 25 okt. 2009, 2009, 29 okt. 2009
Ĝenro dokumenta filmo, muzika filmo, filmbiografio
Reĝisoro(j) Kenny Ortega
Produktisto(j) Michael Jackson
Muziko de Michael Jackson
Rolantoj Michael Jackson • Orianthi
Produktinta firmao AEG Live
Honorigoj TV Krant Filmposter Award
IMDb
vdr

La filmo estis farita kaj sur scenejo, kaj malantaŭ la kulisoj. La filmo montras Jackson kaj lian teamon de dancistoj. La filma direktoro Ortega konfirmis, ke kiam Jackson filmis scenojn de si mem provludanta, li neniam havis la intencon publikigi ĝin al la publiko, sed post la morto de Jackson, estis konsentite, ke la filmo estu finfarita kaj publikigita por montri al la fervoruloj de Jackson. La scenoj estis filmita ĉe The Forum kaj la Staples Center en Los-Anĝeleso, Kalifornio.

Malgraŭ tio, ke ĝi originale estis preta por la 30-a de oktobro 2009, la premierotago estis antaŭplanita por la 28-a de oktobro 2009, pro forta postulo de fervoruloj de Jackson. La filmo estis disvastigita tutmonden kaj ĝia montrado limigita al dusemajna daŭro, de la 28a de oktobro ĝis la 12a de novembro 2009. Biletoj ekvendiĝis unu monaton pli frue por kontentigi altan anticipan mendadon.