Isaac de PinedoThomas de Pinedo estis portugala teologo, erudiciulo, filologo, helenisto kaj historiisto. Li estis famkonata pli pro sia scipovo pri la greka kaj la antikvaj klasikuloj ol kiel juda teologo.[1]

Thomas de Pinedo
(1614-1679)
"Pri urboj", verko de Stefano de Bizanco, eldonita en 1678 de Thomas de Pinedo.
"Pri urboj", verko de Stefano de Bizanco, eldonita en 1678 de Thomas de Pinedo.
Persona informo
Naskiĝo 1614
en Trankoso, Portugalio
Morto 13-an de novembro 1679
en Amsterdamo]], Nederlando
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tomaso estis naskita en 1614 en Trankozo, Provinco Bejra, Portugalio, dum la periodo de la Ibera Unio[2]. Lia patro estis de la nobela familio de Pinheiro kaj lia patrino el la juda Fonseka. Li ankaŭ estis parenco de la konvertito aŭ mahana[3] poeto Miguel de Silveyra (1580-1644). Tomaso forlasis Trankozon por vivi kun sia onklo en Madrido, Hispanio. Dum tiu restado, li studis ĉe la Jezuita Imperia Kolegio, kie li lernis la latinan kaj la grekan.

Pinedo fuĝis al la Nederlanda Respubliko por fuĝi el la Inkvizicio. (Miguel estis simile devigita fuĝi al la Regno de Napolo.) Laŭdante sian edukon kaj evitante cenzuron de kristanismo mem, li akre kritikis la Inkvizicion kaj ĝiajn subtenantojn, komparante ilin kun la atena Areopago kaj iam skribinte "Mi hontas kaj riproĉas min ĉar mi estis utila al tiaj kristanoj".

Kovrilo el la verko eldonita en 1725 fare de Thomas de Pinedo.

Aliĝinte al la nederlanda juda komunumo, li komencis nomi Ishac aŭ Isaac de Pinedo kaj kontraŭbatalis la filozofion de sia samtempulo Spinozo. Li kompletigis sian eldonon de "Ethnica" de Stefano de Bizanco kun latina traduko kaj komentaĵo dum sia restado en la urbo, publikigante ĝin sub sia iama nomo Tomaso. Li dediĉis la verkon al Gaspar Ibáñez de Segovia (1628-1708), historiisto, bibliofilo, kaj prigeedziĝa Markizo de Mondejar.

Li mortis la 13an de novembro 1679 en Amsterdamo en la Nederlanda Respubliko. Gaspar Ibáñez de Segovia pli malfrue skribis al la konvertita poeto Miguel de Barrios (1635-1701) pri sia bedaŭro ke Pinedo mortis sen re-konverti de judismo al kristanismo.

Vidu ankaŭ

redakti
  • Jozefo Flavio (37-100)
  • Stefano de Bizanco (480-560)
  • Rachi (1039-1105)
  • Abraham ibn Ezra (1092-1167)
  • Benjameno de Tudelo (1130-1173)
  • Majmonido (1138-1204)
  • Azaria di Rossi (1511-1578)
  • Fortunato Scacchi (1575-1643)
  • Orobio de Kastro (1617-1687)
  • Isaac Da Costa (1620-1700)
  • Gaspar Ibáñez de Segovia (1628-1708)
  • Miguel de Barrios (1635-1701)
  • Jacobus Gronovius (1645-1716)
  • Johann Christoph Wolf (1683-1739)
  • Meyer Kayserling (1829-1905)

Referencoj

redakti
  1. Israel and the Gentiles
  2. La Iberia Unuiĝo daŭris inter 1580 kaj 1640, kaj estis periodo en kiu Portugalio kaj Hispanio restis sub la regado de la hispanoj.
  3. Mahano estis la termino donita al la judoj konvertitaj al la katolika fido.