Tigra papago de Brehm

Tigra papago de Brehm (Psittacella brehmii) estas specio el genro de tigraj papagoj. Tigraj papagoj de Brehm estas relative malgrandaj papagoj kun plejparte verdaj plumaroj, troveblas en montaj regionoj de Novgvineo en altecoj de 1,100 ĝis 3,800 m super marnivelo. La specion priskribis Hermann Schlegel en jaro 1874 kaj nomis ĝin omaĝe al fama germana veturisto, esploristo kaj zoologiisto Alfred Brehm.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tigra papago de Brehm
Iĉa tigra papago de Brehm
Iĉa tigra papago de Brehm
Ina tigra papago de Brehm
Ina tigra papago de Brehm
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Genro: Psittacella
Specio: P. brehmii
Psittacella brehmii
Schlegel, 1874
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La tigra papago de Brehm estas la plej granda specio en genro de tigraj papagoj (Psittacella). La birdoj longas ĝis 24 cm kaj pezas inter 94 kaj 120 g.[3] La plumaro estas plejparte verda ĝis flaveca sur la ventro kun olivkolora kapo kaj ruĝecaj plumoj apud la vosto. Dorso de la birdo estas kovrita per nigraj strioj similaj al strioj de tigro, pro kiuj la tuta genro ricevis sian kutiman nomon. Irisoj estas ruĝaj kaj la beko estas bluece-griza, pli hela ĝis blanka ĉe la pinto. La piedoj estas grizaj.

Tigraj papagoj de Brehm havas ioman seksan duformismon. La iĉoj havas brile flavan strion sur ĉiu flanko de la kolo, kaj ilia brusto kaj ventro estas solide flavece verdaj. Inoj ne havas la flavajn striojn, iliaj ventroj kaj brustoj estas pli flavaj kaj havas samajn nigrajn striojn kiel la dorso. Junuloj de ambaŭ seksoj antaŭ la unua mudo havas plumaron similan al la ino, nur kun pli verdecaj plumoj ĉe la brusto kaj pli brunecaj strioj. Iliaj irisoj estas flavece-brunaj.[4]

Tigraj papagoj de Brehm vivas po unu, popare aŭ en malgrandaj grupoj. Ili manĝas semojn kaj berojn kiujn ili trovas sur grundo aŭ en ĉegrunda nivelo de arbaro.

Taksonomio redakti

Oni agnoiskaj kvar subspeciojn de tigra papago de Brehm kun sufiĉe disaj arealoj:

  • P. b. brehmii: tipa subspecio; Birdokapa duoninsulo, provinco de Okcidenta Papuo
  • P. b. intermixta: iom pli granda, strioj kaj malsupraj partoj de plumaro estas pli flavecaj; centraj montaj regionoj de Novgvineo
  • P. b. pallida: iom pli maldika beko kaj pli palaj koloroj; sud-eostaj montaroj de Novgvineo
  • P. b. harterti: pli malgranda, kun pli pala kapo, malsupraj partoj de plumaroj pli verdecaj; Huon-duoninsulo en nord-eosta Novgvineo

En arealo de P. b. brehmii en centra Novgvineo ĝi estas anstataŭigata per pentrita tigra papago (P. picta) sur altecoj pli ol 2700 m super marnivelo. Tamen en arealo de P. b. harterti sur Huon-duoninsulo pentritaj tigraj papagoj ne troveblas, kaj tie tigraj papagoj de Brehm troveblas en pli altaj regionoj.

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2012). “Psittacella brehmii”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26 November 2013.. 
  2. Beolens, Bo. (2004) Who's Bird Common Bird Names and People. New Haven, CT: Yale University Press. ISBN 978-0-300-10359-5.
  3. Collar N. (1997) “Family Psittacidae (Parrots)”, Handbook of the Birds of the World Volume 4; Sandgrouse to Cuckoos. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 84-87334-22-9.
  4. Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Illustrated by Frank Knight, Princeton University Press, p. 64. ISBN 0-691-09251-6.