Nacia Parko Tadoba

La Nacia Parko Tadoba (hindie ताडोबा-अंधारी व्याघ्र प्रकल्प, angle Tadoba National Park) estas la plej malnova kaj plej granda nacia parko en Maharaŝtro. Fondita en 1955, ĝi situas ĉe la plej orienta parto de la ŝtato.

Nacia Parko Tadoba
Tigrorezervejo Tadoba-Andhari
Tiger reserve of India • nacia parkoparko [+]

Koordinatoj20° 16′ 1″ N, 79° 25′ 45″ O (mapo)20.26779.4291Koordinatoj: 20° 16′ 1″ N, 79° 25′ 45″ O (mapo)
Areo1 727,5911 km² (172 759 ha) [+]

Estiĝo1955

Nacia Parko Tadoba Tigrorezervejo Tadoba-Andhari (Maharaŝtro)
Nacia Parko Tadoba
Tigrorezervejo Tadoba-Andhari (Maharaŝtro)
DEC
Nacia Parko Tadoba Tigrorezervejo Tadoba-Andhari
Nacia Parko Tadoba
Tigrorezervejo Tadoba-Andhari
Lokigo de Maharaŝtro en Barato
Map
Nacia Parko Tadoba
Tigrorezervejo Tadoba-Andhari

Vikimedia Komunejo:  Tadoba Andhari Tiger Reserve [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Oficiale, la nacia parko okupas 116.55 km²; tute apude estas la Sanktejo de Sovaĝaĵoj Andhari (Andhari Wildlife Santuary), fondita en 1986 kaj okupante 508.85 km². Kune, la du protektitaj areoj (625.4 km²) estas nun nomataj Tigrorezervejo Tadoba-Andhari (Tadoba Andhari Tiger Reserve).[1]

Nomo redakti

La nomo Tadoba devenas de iu dio tradicie kultita de la lokaj triboj.

La nomo Andhari estas la nomo de mallonga rivero kiu trafluas la densan arbaron.

Priskribo redakti

La protektita arbaro de Tadoba kovras malkrutajn montetojn en orienta Maharaŝtro, inter ĉ.200m kaj ĉ.350m super la marnivelo.

Ĝi situas en la distrikto de Ĉandrapuro, ĉirkaŭ 40km nordoriente de la ĉefurbo.

En la arbaro estas kelkaj malgrandaj lagoj (la plej granda estas nomata Tadoba) kaj mallongaj riveroj, ĉefe la rivero Andhari, apartenantaj al la baseno de Godavari.

 
Trunko de plenkreska granda tektono, la plej gravo arbo en la parko Tadoba

Plantoj redakti

Preskaŭ la tuta parko estas okupata de densaj arbaroj, de la tipo "suda tropika seka falfolia". La vorto "seka" celas ke pluvoj ne estas abundaj, kompare al aliaj similaj regionoj (en Ĉandrapuro ili atingas 1200 mm jare, kun ĉ. 60 pluvtagoj, el kiuj nur 7 de novembro al maio). La arboj faligas siajn foliojn dum la seka sezono, t.e. vintre kaj printempe.

La plej grava arbo estas la granda tektono (Tectona grandis), kiu estas la superreganta arbo en la lokaj arbaroj. Inter la multaj aliaj specioj de arboj, estas menciindaj la hinda bombako (Bombax ceiba, hinde semal) kaj la orienta hinda ebonarbo (Diospyros melanoxylon, hinde tendu).[2][1]

Bestoj redakti

 
Akvocervo en Tadoba
 
Longlipa urso kaj fotistoj en Tadoba

La parko estas fama pro la ĉeesto de tigroj, kies nombro estis taksata en 2016 je 51 (88 inkluzive de protektitaj areoj ekster la rezervejo).[3]

Kelkaj aliaj gravaj mamuloj en Tadoba estas:[1]

En lago Tadoba estas marĉaj krokodiloj (Crocodylus palustris), iam oftaj en tuta Maharaŝtro.

Notoj kaj fontoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Tadoba Forest (angle). Tadoba Andhari Tiger Reserve. Arkivita el la originalo je 2019-11-21. Alirita 2019-11-23.
  2. About Tadoba National Park (angle). TadobaNationalPark.in. Alirita 2019-11-23.
  3. V.Pinjarkar. "Tadoba, buffer tiger number roars to 88", The Times of India, 2016. Kontrolita 2019-11-23. (angle)