Tiktakto (ankaŭ nomata Krucoj kaj nuloj, Ikso kaj OTri en Vico) estas krajono-kaj-papera ludo, ludata de du personoj (unu persono estas nomata X kaj la alia O). La ludantoj skribas siajn literojn (XO) alterne sur la kvadratoj de 3x3 krado. La ludanto, kiu skribas tri de siaj simboloj en vico, gajnas.

Tiktakto

emblemo

strategia ludo • papera-pluma ludo
vdr
X gajnas

En tiu ludo X gajnas:

Tiu ludo estas egaleco:

Ludantoj post nelonge malkovras ke plej bona ludo de ambaŭ ludantoj estas egaleco. Pro tio la ludo estas plej ofte ludata de junegaj infanoj. Post tiu malkovro, homoj ema ludi pli malsimplajn ludojn, kiel Punktoj kaj kvadratoj. Pro tiu reputacio por simpleco, vetludejoj proponas ludojn de tiktakto kun edukitaj kokoj.

Pro la simpleco de tiktakto, ĝi estas bona lernilo por kuniĝa ludteorio kaj la fako de artefarita intelekto, kiu inkludas la serĉadon de ludaj arboj. Estas facile krei programon de tiktakto, kiu povas ludi perfekte, listi la 765 malsamajn posiciojn, aŭ la 26.830 eblajn ludojn.

La unua konata videoludo, OXO (aŭ "Noughts and Crosses", 1952) por la ludsistemo EDSCA, ludis perfekte tiktakton kontraŭ homo.

Ekzemplo de programo ludanta tiktakton estas la komputilo Tinkertoy, kreita de studentoj de MIT. Ĝi ludas nur tiktakton, kaj neniam perdis. Ĝi estas nun en la muzeo de scienco, Bostono.

Tiktakto ludas gravan rolon en la usona filmo Wargames (militludoj) kiel alegorio por nuklea milito.

Eksteraj ligiloj redakti