Tim Morley

brita esperantisto

Tim MORLEY (naskiĝis la 2-an de oktobro 1973) estas brita esperantisto loĝanta en Kembriĝo en Anglio, iama komputila programisto kaj nuntempa instruisto de la angla, la franca, kaj Esperanto. Tim famiĝis kiel kreinto de esperantlingvaj versioj de pluraj komputilaj projektoj - interalie de OpenOffice.org kaj PledgeBank.

Tim Morley
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1973 (1973-10-02) (50-jaraĝa)
Lingvoj anglaEsperantofranca
Loĝloko Kembriĝo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Tim Morley esperantistiĝis en 2001. Ekde la fino de 2002 li engaĝiĝas en la esperantlingva traduko de OpenOffice.org kaj en decembro de 2005 li lanĉis la esperantlingvan tradukon de PledgeBank. Li estas ankaŭ vikipediisto.

En 2012 Tim Morley prezentis TEDx prelego en Kembriĝo, Britio, pri la propedaŭtika valoro de Esperanto.

Tim Morley ankaŭ kaj tradukis kaj eldonis Esperantan version de la ludo Kartoj kontraŭ Esperantujo.