Timoradza
Timoradza, hungare Timorháza, germane Timoratz estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Timoradza | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Bánovce nad Bebravou | ||
Poŝtkodo | 956 52 | ||
Aŭtokodo | BN | ||
Telefonkodo | ++421-38-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 493 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 48 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°48′45″N 18°15′00″O / 48.8125°N, 18.25°O (mapo) Koordinatoj: 48°48′45″N 18°15′00″O / 48.8125°N, 18.25°O (mapo) | ||
Alto | 237 m s.m. | ||
Areo | 11 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Situo redakti
Timoradza situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Bánovce nad Bebravou troviĝas je 10 km-oj.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1355 en formo "Tymoraz". En 1784 loĝis tie 210 vilaĝanoj (52 familioj) en 30 domoj, en 1828 446 vilaĝanoj en 39 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Timorháza 481 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bán, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Timoradza 503 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika romanika preĝejo omaĝe al Apostolo Sankta Andreo el la 13-a jarcento, en 1501 trakonstruiĝis
- akvomuelejo el la 18-a jarcento
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio