Tindajo

(Alidirektita el Tindaya)

Tindajo, hispane Tindaya, estas monto situanta en la municipo La Oliva (Fuerteventuro, Kanariaj Insuloj, Hispanio), kiu havas specialan historian kaj arkeologian gravecon pro la kvanto da prahomaj pentraĵoj kiujn ĝi havas. Tindajo estis sankta loko por la indiĝena loĝantaro de Fuerteventuro, la maĥoj, kiuj skulptis sur ĝi pli ol tricent piedformajn gravuraĵojn. La piedformaj gravuraĵoj ankaŭ ekzistas en aliaj insuloj de Kanarioj kaj en regionoj el kultura influo de la berberoj. La gravuraĵoj de Tindajo estas orientitaj al la monto Teide sur la insulo Tenerife kaj al la insulo Gran Canaria.

Monto Tindajo, Fuerteventuro