Tino Eisbrenner

germana rokmuzikisto kaj kantisto

Tino Eisbrenner (prononco [TI:no AJSbrena], naskita la 11-an de novembro 1962 en Rüdersdorf proksime de Berlino) estas germana rokmuzikisto kaj kantisto, kantaŭtoro, teatra aktoro, popkomponisto, muzikproduktanto kaj prezentisto.

Tino Eisbrenner
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1962 (1962-11-11) (61-jaraĝa)
en Rüdersdorf bei Berlin
Ŝtataneco Germana Demokratia RespublikoGermanio
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Vivo redakti

Tino kreskis en la socialisma orienta Germanio (GDR) kaj dum sia tuta vivo tenis proksimecon al la socialismo kaj al komunaj germaniaj-rusiaj muzikprojektoj. De 1970 ĝis 1973, en aĝo de 8 ĝis 11 jaroj, li vivis en Popola Respubliko Bulgario ĉar liaj gepatroj laboris tie. En 1981, 19-jara. li ricevis studlokon pri aktorado ĉe la Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko. La kurso devintus komenciĝi en 1983. En la sama jaro li fondis la amatoran muzikgrupon Jessica kun lernejaj geamikoj, kiu estis voĉdonita la plej populara nova muzikgrupo de GDR en 1984. Tial li ne komencis siajn studojn. De 1984 ĝis 1986 la grupo turneis ĉiujn ŝtatojn de la socialisma orienta Bloko. En 1986 ili publikigis la albumon Spieler ("ludanto") kaj ricevis socialisman profesian identigilon. Post konfliktoj kun la ĝenerala administrado de la Komitato por Distraj Artoj de GDR (Komitee für Unterhaltungskunst der Deutschen Demokratischen Republik), la grupo estis dissolvita per tio ke individuaj membroj estis ŝtate vokitaj al armea servo. Eisbrenner tiam okupiĝis pri sia solokariero de 1987 kaj samjare, en 1987 li laboris en teatroj kun sia propra programo de tekstoj per Bertolt Brecht kaj Kurt Tucholsky. En 1989 fine rajtis publikiĝi lia unua vinila disko "Tino". Post la publikigo de tiu soloa vinila disko, turneoj tra Germanio, Aŭstrio, Nikaragvo kaj tra Sovetunio ĝis Siberio sekvis de 1990 kaj sekvis ankaŭ pliaj soloaj albumoj ĝis la nuntempo.

De 1992 Eisbrenner estis kultura manaĝero de la Berlina kulturcentro Pfefferberg ("pepra monto"). En 1994 lia soloa albumo Welcome to the World ("bonvenon al la mondo"), produktita fare de la okcidentgermanaj kolegaj kantaŭtoroj Heinz Rudolf Kunze kaj Heiner Lürig, estis publikigita. En 1995 li organizis diversajn kantajn programojn kaj entreprenis koncertvojaĝon al Usono. Inter 1996 kaj 1998 li vivis kaj laboris kun meksikaj indianoj. En 1998 Eisbrenner komencis sian Brecht-programon kaj daŭrige reprenis la projekton de 12 jaroj antaŭe. La Gronlanda-Havaja albumo estis la unua de lia mondmuzika projekto.

Ĉe la ferma kunveno de la Berlina pacmanifestacio "Neniu Milito kontraŭ Irako" en 2003, li kantis antaŭ duonmiliono da homoj. Lia solalbumo

En la sama jaro, kune kun la ĵurnalisto Christian Hentschel, Eisbrenner reredaktis la muzikrevuon Melodie und Rhythmus (do "melodio kaj ritmo"), kiu estis populara en la socialisma GDR. En 2005 li entreprenis koncerton kaj studvojaĝon al Ĉilio. Dum tiu ĉi turneo li vizitis la mapuĉajn indianojn, por kiuj li jam antaŭe organizis la konstruadon de nova lernejo. Reen en Germanio li komencis koncertprogramon kun latin-amerikaj kantoj en germanlingvaj adaptoj. Sekvis multaj pliaj koncertoj, koncertaj turneoj al pluraj eŭropaj kaj ekstereŭopaj landoj kaj pliaj soloaj albumoj. En Germanio, li ripete kunagis en eventoj de la germana socialisma partio Die Linke, interalie kun la polikistino kaj esperantistino Gesine Lötzsch.

Eksteraj ligiloj redakti