TitanTitano, aperinta en kvar volumoj inter 1800 kaj 1803, estas romano de la germana verkisto Jean Paul.

Titan
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean Paul
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1800
Ĝenro romano
vdr
Titolfolio de la unua presado, samtempaj bindaĵoj

La precipa romano redakti

 
Titan, I

Ĝi validas kiel la ĉefverko de la aŭtoro, li mem nomis ĝin sia „fundamenta kaj ĉefa romano“. La romano havas ĉ. 900 paĝojn kaj rakontas la kleriĝohistorio de la ĉefrolulo Albano de Cesara ekde pasia junulo al maturiĝinta viro, kiu je la fino suriĝas la tronon de la eta princlando Pestitz. Laŭ lingvaĵo kaj stilo la romano okulfrape diferencas de aliaj tekstoj de Jean Paul. La rakonto estas organizita pli strikte kaj enhavas malpli deviaĵojn kaj randnotojn. La esploro vidis en tio ofte (stilan) alproksimiĝon al la vajmara novklasikismo, kun kiu tiutempe Jean Paul intense kaj kritike okupiĝis. La bildoplena kaj (laŭ tiama senco) „sprita“ lingvo de Jean Paul tamen ankaŭ en Titano restas konservita; la romano do malgraŭe estas defia legaĵo por nuntempaj legantoj.

Temoj redakti

Jean Paul opiniis pri Titano en letero, ke ĝi fakte nomiĝu „Mal-Titano“, ĉar en ĝi „ĉiu ĉielosturmanto trovas sian inferon“. Lia celo estis akre kritiki la „ĝeneralan senbridecon de la jarcento“ kaj meti al la pilorion la „separadon de la Mio disde la pririgardo“: En la roluloj de la romano (Roquairol, Schoppe, Gaspard, Liane, Linda) Jean Paul kristaligas diversajn problemkompleksojn de la tempo ĉirkaŭ 1800. Je la fino ĉiuj roluloj krom la ĉefrolulo devas fiaski pro sia unuflankeco. En Schoppe la ideisma filozofio de Fichte estas kondamnata, en Roquairol la estetikisma l'art pour l'art, kiun Jean Paul opiniis trovi en Vajmaro, en Gaspard malvarmeco kaj politika spekulado, en Liane entuziasma religiemo (pietismo, unuiĝo de fratoj), en Linda la supozate maldeca pretendemo de emancipiĝintaj virinoj. Je ĉiuj el tiuj unuflankecoj la ĉefrolulo devas kleriĝi kaj maturiĝi al harmonia, „multforta“ anstataŭ „unuforta“ individuo. Oni tamen ofte konstatis, ke la personoj fakte kondamnitaj al fiaskado posedas pli da streĉo kaj interesigo ol la ĉeffiguro Alban, aperanta foje tro glata kaj ideala.

Akceptado redakti

Titano inspiris Gustav Mahler-on al la komponado de lia unua simfonio; pro tio li donis al tiu je la komenco la subtitolon Titan, kiu poste forfalis pro diversaj novkonceptadoj de la simfonio. Krome Erich Heckel, membro de la ekspresionisma artistogrupo Die Brücke, lasis sin inspiri de la figuro de Roquairol al portreto de sia antaŭa amiko kaj kolego Ernst Ludwig Kirchner.[1]

Referencoj redakti

  1. Blitze über dem Männerbund. En: Der Spiegel de 20-a de julio 1992

Eksteraj ligiloj redakti