La rivero Toa, en Esperanto Toao, estas la plej abundakva de Kubo kun 31 kubaj metroj por sekundo. Ĝi estas en la provinco Guantánamo, proksime de la urbo Baracoa. Ties nomo devenas el indiĝena vorto kiu signifas "ranon".

Toa
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

La rivero havas longon de 130 km, ekfluas en la montoj Nipe-Sagua Baracoa kaj elfluas ĉe Cuchillas del Toa en la norda marbordo de la provinco. Ties baseno estas proksimume de 1 060 km² kaj la averaĝa jara pluvokvanto estas de 2 800 mm, la plej granda de la tuta Kubo.