Tojo ŜIBATA (japane 田 ト ヨ; la 26-an de‏ junio 1911 en Tochiji - la 20-an de januaro 2013 en Ucunomija) estis japana poeto, kies verkoj fariĝis furoraj.

Tojo Ŝibata
Persona informo
柴田トヨ
Naskiĝo 26-an de junio 1911 (1911-06-26)
en Toĉigi
Morto 20-an de januaro 2013 (2013-01-20) (101-jaraĝa)
en Ucunomija
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Ŝibata devenas de riĉa rizkomercista familio, kiu perdis siajn riĉaĵojn. 20 jaraĝa ŝi edziĝis unuafoje, sed ĉi tiu geedzeco finiĝis post duonjaro. 33 jaraĝa ŝi reedziĝis kaj havis sian nuran filon, Kanichi.

Nur tiam kiam ŝi 92 jaraĝis, Ŝibata komencis verki poemojn laŭ la instigo de sia filo, ĉar pro dorsdoloro ŝi estis devigita rezigni sian ŝatokupon de klasika japana danco, kaj tiele ŝi turnis sin al verkado de poezio.

Ŝia unua libro "Ne perdu la spiriton" ( Kuĝikenajde - japane く じ け な い い で) enhavanta 42 poemojn, estis komerce publikigita en 2010, kiam ŝi estis 98 jaraĝa.

En septembro 2011, ŝia dua libro, "Mi, la centjarulo" (Jakusai Nu Ŭataŝi - japane 百 歳 の 私) estis publikigita.

Ŝiaj poemoj traktas maljunaĝon kaj memorojn, kaj estas karakterizitaj per optimismo kaj ĝojo kune kun traktado de diversaj malfacilaĵoj tra la jaroj.

Ŝaj kolektaĵo de poemoj fariĝis furorlibroj. Ŝia unua libro vendis milionon kaj duonon da ekzempleroj, konsiderante ke la vendo de poeziolibro en Japanio en 10 000 ekzempleroj estas konsiderata sukceso. [1] [2]

Referencoj redakti

  1. Japanese woman is bestselling poet – aged 99, the Guardian, la 26-an de januaro ‏2011
  2. Oh, Hyun (la 25-an de januaro 2011). "Grandma next door poet a Japan bestseller at 99". Reuters. prenita la 12-an de novembro 2011.

Eksteraj ligiloj redakti