Tokuja aremonopso
La Tokuja aremonopso (Arremonops tocuyensis) estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Aremonopsoj, kiu enhavas nur kvar speciojn.
Tokuja aremonopso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tokuja aremonopso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Arremonops tocuyensis (Todd, 1912) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Kolombio kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj arbustaroj.
Ĝi estas aremonopso kiu havas iom olivecajn dorson kaj voston. Ĝi havas malhelan okulstrion kaj pli markatan malhelan subkronan strion al nukoflanko, sablokoloran bruston, kaj iome blankecan ventron. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli sablokoloraj kun iome da strieco en ventro.
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Arremonops tocuyensis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.