Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Tomblaine.

Tombelaine estas insuleto granita en la golfeto de la Monto Sankta Mikaelo, je la dekstra flanko de la kanalo de la rivero Sée je kelkaj kilometroj norde de la monto Sankta Mikaelo. La granda tajdodiferenco (pli ol 10-metra) ebligas atingon de la insuleto per piedo dum malaltmaro.

Tombelaine
Tajda insulo • kultura pejzaĝo • insuleto [+]

Koordinatoj48° 40′ N, 1° 31′ U (mapo)48.66-1.5127777777778Koordinatoj: 48° 40′ N, 1° 31′ U (mapo)
Areo0,03 km² (3 ha) [+]
Loĝantaro0 [+]
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Tombelaine (Manche)
Tombelaine (Manche)
DEC
Tombelaine
Tombelaine
Lokigo de Manche en Francio
Map
Tombelaine
Vikimedia Komunejo:  Tombelaine [+]
vdr
La insuleto Tombelaine dum malaltmaro kaj sunsubiro.

Iam la golfo estis pli vasta kaj nur tri insuloj leviĝis el la maro: la monto Dol, kiu situas nun sur la kontinento, la monto Tombe (malnova nomo de la Monto Sankta Mikaelo kaj la insuleto Tombelaine.

Ekde la 11-a de februaro 1423 la britoj okupis Tombelaine por faligi la fortikaĵon de la Monto Sankta Mikaelo. Ili konstruis fortikaĵon surloke. En 1666 la markizo de la Chastrière petis detruon de la kortego. Li opiniis ke iam la britoj povontus denove uzi la fortikaĵon de Tombelaine por ataki la monton Sankta Mikaelo.

La insuleto Tombelaine nuntempe estas birda rezervejo.

Vidu ankaŭ redakti