Tommaso dei Cavalieri

(Alidirektita el Tommaso de’ Cavalieri)

Tommaso dei Cavalieri (1509-1587), ankaŭ literumata Tommaso de' Cavalieri, estis la celo de la plej granda amesprimo de la itala pentristo kaj skulptisto Mikelanĝelo. Cavalieri estis 23 jarojn aĝa, kiam Michelangelo renkontis lin en 1532, en la aĝo de 57 jaroj. La nobla junulo estis escepte bela, kaj lia aspekto ŝajne korespondis je la artista koncepto de ideala vira beleco, ĉar Mikelanĝelo priskribis lin kiel "lumo de nia jarcento, diamanto de la tuta mondo."[1] La du viroj restis dumvivaj amikoj, Cavalieri iĝis disĉiplo de Mikelanĝelo kaj krome modele pozis por pluraj artaĵoj. Ankaŭ li ĉeestis ĉe la morto de la artisto.

Tommaso dei Cavalieri
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1508 (1508-11-30)
en Romo
Morto 1-an de januaro 1587 (1587-01-01) (78-jaraĝa)
en Romo
Familio
Patro Mario de' Cavalieri
Patrino Cassandra Bonaventura
Edz(in)o Lavinia della Valle
Amkunulo Mikelanĝelo
Infano Mario de' Cavalieri
Okupo
Okupo kolektanto • desegnisto
vdr
desegnaĵo de Mikelanĝelo pri la mitologia puno de la giganto Ticio (greke Τιτυός) - unu el la verkoj kiu estis dediĉita al Cavalieri

Notoj redakti

  1. Howard Hibbard, Michelangelo, Nov-Jorko, 1974, paĝo 229.