Tonya Maxine HARDING (12-an de novembro 1970 en Portland, Oregono, Usono) estas iama usona art-sketistino. Ŝi dismonde fifamiĝis pro afero de 1994, kiam ŝi vundigis kruron de konkurantino Nancy Kerrigan.

Tonya Harding
Tonya Harding (2006)
Tonya Harding (2006)
Persona informo
Naskonomo Tonya Maxene Price
Naskiĝo 12-an de novembro 1970 (1970-11-12) (53-jaraĝa)
en Portlando, Oregono
Ŝtataneco Usono
Alma mater David Douglas High School • Milwaukie High School
Familio
Edz(in)o Jeff Gillooly
Okupo
Okupo arta sketisto • aŭtobiografo • boksisto
vdr

Harding estas - post Midori Ito - la dua art-sketistino de la mondo (kaj unua usonano), kiu sukcesis fari triblan akson dum konkurado. Tiel ŝi akiris en 1991 grandan internacian sukceson.

Atenco je Kerrigan redakti

Ŝia edzo komisiis, luis personon por rompi, vundigi kruron de Kerigan. Tiu atenco okazis la 6-an de januaro 1994, kiam la krimulo batiŝ ŝin kelkajn centimetrojn super la genuo, per fera stango, kio kaŭzis nur surfacajn vundojn. Kerrigen devis do rompi la trejnadon kaj Tonya Harding gajnis la usonan konkuron de 1994. Oni forprenis la titolon, post kiam senvualiĝis la atenco.

Ŝi estis jure punita nur pro malebligo de partopreno de la konkuro. Ŝi estis punita je trijara kondiĉa mallibereco, 500 horoj da komunutila laboro kaj monpuno de US$ 160.000. Tonya Harding estis malpermesita por ĉiu glaci-art-sketa sporto.

Poste ŝi divorcis, vivtenis sin kiel profesia boksistino (ŝi altas 1,55 m). Li ludis en 2003 glacihokeon por mallonga tempo.