Tornado en suda Moravio

Tra municipoj sur dislimejo de Břeclavio kaj Hodonínio en suda Moravio ĵaŭde la 24-an de junio 2021 ĉirkaŭ la 19.20 horoj vespere trairis ekstrema ŝtormo kun hajlado kaj tornado. Kritike trafitaj estis 7 municipoj, plej multe damaĝitaj estis municipoj Moravská Nová Ves, Mikulčice, Hrušky kaj Lužice. Temis pri eŭropa tornado kun la plej granda kvanto de viktimoj ekde la jaro 2001 kaj samtempe ĝis tiu tempo plej forta kaj la plej morta meteorologia evento en Eŭropo en la jaro 2021.

Tornado en suda Moravio

Municipo Hrušky kun preĝejo de sankta Bartolomeo unu tago post la ekstrema ŝtormo kun la tornado

Municipo Hrušky kun preĝejo de sankta Bartolomeo unu tago post la ekstrema ŝtormo kun la tornado
Ŝtato  Ĉeĥio
Loko distrikto Břeclav kaj distrikto Hodonín
Speco de evento tornado de forto IF4[1]
Dato ~19:20 horo la 24-an de junio 2021
Mortintoj ~6
Vunditoj 200
Mapo de la trafita regiono

La vojo de la tornado estis 26 kilometrojn longa kaj 2800 metrojn larĝa.

Damaĝoj redakti

  • Hrušky: Preĝejo de sankta Bartolomeo perdis la turon, tegmenton kaj la najbara konstruaĵo de lernejo perdis fasadon kaj la suda parto de la municipo estis grave damaĝigita.
  • Moravská Nová Ves: Estis damaĝigitaj centoj da domoj. Damaĝiita estis ankaŭ agrokooperativo Agromoravia, kie pereis laŭ unuaj taksoj 30 virbovoj, laŭ pli posta informo minimume 80 el sume bredataj 430 virbovoj. Neniigita estis ankaŭ tegmento kaj parto de preĝejo de sankta Jakobo pli Aĝa. Al la torndo subiĝis krom aliaj ankaŭ penziono.
  • Mikulčice: En la municipo renversiĝis krom aliaj aŭtobuso, homoj sen tegmentejoj estis evakuitaj en sportan haloon.
  • Lužice: Damaĝigita estis proksimume triono de la municipo, kelkaj domoj perdis la tegmentojn.
  • Hodonín: La tornado trafis precipe la nordan parton inkluzve de apude situanta Pánov. La ŝtormo forportis tegmenton de sporta haloo, damaĝigis ĉi tiean zoologian ĝardenon kaj kaŭzis pluajn damaĝojn. Disvastiĝis alarma informo, ke fuĝis tigroj, sed kiu ne fondiĝis la vera.
  • Tvrdonice: La municipo restis krom alia sen liveroj de elektro.
  • Týnec: La municipo perdis liverojn de elektro kaj je ĝi dependajn kovrojn de poŝtelefona signalo
  • Valtice: La ŝtormo (sen de la tornado) damaĝigis fenestrojn kaj tegmenton de kastelo, memorindaĵo de UNESCO.

Estis ankauŭ interrompita transporto sur fervojlinio Přerov–Břeclav en sektoro BřeclavStaré Město u Uherského Hradiště kaj ambaŭdirekte blokita aŭtoŝoseo D2 el Brno al Bratislavo, sur kiu falis inter Břeclav kaj Hodonín kelke da apogiloj de kondukilaro de tre alta tensio.

Pluaj fotoj redakti

Stato en la damaĝigitaj municipoj unu tago post la ŝtormo la 25-an de junio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  1. https://www.essl.org/cms/report-published-on-the-joint-damage-survey-of-the-tornado-in-southeast-czechia-on-24-june-2021/