Tiu ĉi artikolo temigas la moskvan futbalklubon kiu momente havas la nomon "Torpedo Moskva" (Торпедо Москва). Ekzistas dua moskva futbalklubo, kiu inter la jaroj 1997 kaj 2004 same havis la nomojn "Torpedo Moskva" respektive "Torpedo Moskva Metallurg" (kaj aldone en la 1980-aj jaroj en Hamburgo ekzistis punkmuzika grupo germanlingve nomata "Torpedo Moskau", kio signifas la samon).

Torpedo Moskvoruse ФК Торпедо Москва, per plena nomo Футбольный клуб "Торпедо" Москва - estas profesia futbalklubo de Rusio. Kiel la nomo indikas, ĝi situas en la urbo Moskvo (la hejma stadiono nomiĝas Saturn kaj situas en la urboparto Ramenskoje). La unua vira futbalteamo de la klubo estas inter la gvidaj de la lando kaj ankaŭ jam en la epoko de Sovetunio havis gvidan rolon en la futbala Supera Ligo (ruse Высшая лига) de Sovetunio.

Torpedo Moskvo
futbala klubo
Kluba nomo  Футбольный клуб "Торпедо" Москва
Fondita  1924
Stadiono  stadiono Saturn, urboparto Ramenskoje
Kapacito  16 500
Prezidanto  Aleksandr Tukmanov (Александр Тукманов)
Trejnisto  Aleksandr Borodjuk
Ligo  Rusia Unua Ligo
2013-14  3-a
Hejme
Ekstere
vdr

En sia historio la klubo plurfoje ŝanĝis sian nomon. Kiel fondodato nomatas kaj la jaro 1924 kaj la jaro 1930: La diferenco ekestas pro tio, ĉu oni konsideras la klubon " Proletarskaja kuznica" ("proletara forĝejo") inter tiuj jaroj antaŭaĵon de la posta klubo aŭ ne. En 1931 kaj 1932 la klubo nomiĝis AMO (laŭ la aŭtomobila firmao Автомобильное Московское Общество, Avtomobilnoje Moskovskoje Obŝĉestvo, kiu posedis ĝin), en 1933-1935 ZIS (post kiam la aŭtomobila firmao ŝanĝis sian nomon al Завод имени Сталина, Zavod Imeni Stalina), de 1936 ĝis 1995 nomiĝis "Torpedo Moskvo", en 1996-1997 havis la nomon "Torpedo Luĵniki", post kiam la korporacio "Luĵniki" aĉetis ĝin, kaj ekde 1998 denove havas la nonom "Torpedo Moskvo". Klubaj koloroj ekde la 1970-aj jaroj estas nigro kaj blanko.

Eksteraj ligiloj redakti