Torregalindo [toregaLINdo] estas vilaĝo kaj municipo en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero en la sudo de la provinco. La loknomo Torregalindo estas komprenebla kiel Turo de Galindo, alude al iama posedanto.

Torregalindo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09493
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 117  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 3° 45′ U (mapo)41.582222222222-3.7533333333333Koordinatoj: 41° 35′ N, 3° 45′ U (mapo) [+]
Alto 835 m [+]
Areo 15,358 km² ( 153 5.8 ha) [+]
Torregalindo (Provinco Burgoso)
Torregalindo (Provinco Burgoso)
DEC
Torregalindo
Torregalindo
Situo de Torregalindo
Torregalindo (Hispanio)
Torregalindo (Hispanio)
DEC
Torregalindo
Torregalindo
Situo de Torregalindo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torregalindo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Ruinoj de la kastelo.

Ĝi troviĝas je km de provinca ĉefurbo Burgoso kaj je 12 km de Aranda de Duero, distrikta ĉefurbo. Havas areon de 15,358 km² kun 120 loĝantoj (2021).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La kastelo datas almenaxu de la 10-a jarcento, kiel parto de la defendolinio de la rivero Riaza. Ĝis mezo de la 13-a jarcento ĝi apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Haza. Ekde tiam ĝi estis disputata de kelkaj feŭdaj senjoroj, kiel López de Haro, jam en la 15-a jarcento (1479) Beltrán de la Cueva, kiu plifortigis la fortikaĵn per la cilindra turo, kaj finfine la grafoj de Siruela.​

Ĝi estis ĉefurbo de la iama Jurisdicción de Torregalindo en la Partio de Aranda de Duero, kiel senjorlanda jurisdikcio plenumita de la grafo de Siruela kiu nomumis ordinaran urbestron.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Ĉefaj vidindaĵoj estas romanika preĝejo, ruinoj de la kastelo kaj vinkeloj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti