Torrelacárcel [torelaKARzel] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Torrelacárcel estas etimologie komprenebla kiel turo de la prizono.

Torrelacárcel
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44382
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 135  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 37′ N, 1° 18′ U (mapo)40.6141517-1.3018866Koordinatoj: 40° 37′ N, 1° 18′ U (mapo) [+]
Alto 790 m [+]
Areo 35,5362 km² (3 553 .62 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrelacárcel (Provinco Teruelo)
Torrelacárcel (Provinco Teruelo)
DEC
Torrelacárcel
Torrelacárcel
Situo de Torrelacárcel
Torrelacárcel (Hispanio)
Torrelacárcel (Hispanio)
DEC
Torrelacárcel
Torrelacárcel
Situo de Torrelacárcel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrelacárcel [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 39 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj samdistance de Calamocha. La urba kerno estas inter la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330. Trans la rivero Jiloca estas tre apuda Alba, atingebla ŝosee nur laŭ ĉirkaŭo. La altitudo de la municipa teritorio gamas inter 1350 m kaj 974 m borde de la rivero Jiloca. La urba kerno staras je 979 m super marnivelo.

Nordokcidente: Alba Norde: Singra Nordoriente: Aguatón
Okcidente: Alba   Oriente: Aguatón
Sudokcidente: Alba Sude: Torremocha de Jiloca Sudorientee: Torremocha de Jiloca

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Torrelacárcel oni malaltiĝis ĝis nunaj 142 loĝantoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti