Torremocha de Jiloca

Torremocha de Jiloca [toreMOĉa deĥiLOka] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Torremocha estas etimologie komprenebla kiel Senkreneligita Turo kaj de Jiloca aludas al la rivero Jiloca kiu kreas la valon.

Torremocha de Jiloca
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44381
Demografio
Loĝantaro 110  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 1° 18′ U (mapo)40.5896254-1.2955995Koordinatoj: 40° 35′ N, 1° 18′ U (mapo) [+]
Alto 981 m [+]
Areo 33,94355 km² (33 94. 355 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torremocha de Jiloca (Provinco Teruelo)
Torremocha de Jiloca (Provinco Teruelo)
DEC
Torremocha de Jiloca
Torremocha de Jiloca
Situo de Torremocha de Jiloca
Torremocha de Jiloca (Hispanio)
Torremocha de Jiloca (Hispanio)
DEC
Torremocha de Jiloca
Torremocha de Jiloca
Situo de Torremocha de Jiloca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torremocha de Jiloca [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 35 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Okcidente de la municipa teritorio estas la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330.

Ĝi etendiĝas sur la dekstra bordo de la rivero Jiloca, okcidente de la montaro Sierra Palomera. La orografio de la municipa teritorio estas markita per la depresio Calamocha-Teruel, kreita de la rivero Jiloca, kaj de la limigaj montaroj, nome la Sierra de Albarracín okcidente kaj la sierra Palomera oriente, ambaŭ integritaj en la Iberia Sistemo. La altitudo gamas inter 1533 m kaj 975 m borde de la rivero Jiloca. La urba kerno staras je 981 m super marnivelo.

Nordokcidente: Alba Norde: Torrelacárcel Nordoriente: Aguatón
Okcidente: Alba kaj Santa Eulalia del Campo   Oriente: Camañas
Sudokcidente: Santa Eulalia del Campo Sude: Santa Eulalia del Campo Sudoriente: Santa Eulalia del Campo

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Torremocha de Jiloca oni malaltiĝis ĝis nunaj 100 loĝantoj.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, la ermitejo, la urbodomo, la kastelo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti