Torreorgaz

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Torreorgaz estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.

Torreorgaz
municipo en Hispanio • urbeto

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10182
Politiko
Urbestro Mª Concepción Polo Polo
Demografio
Loĝantaro 1 764  (2009)
Loĝdenso 54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 23′ N, 6° 15′ U (mapo)39.3821045-6.2501398Koordinatoj: 39° 23′ N, 6° 15′ U (mapo) [+]
Alto 425 m [+]
Areo 31 km² (3 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Torreorgaz (Ekstremaduro)
Torreorgaz (Ekstremaduro)
DEC
Torreorgaz
Torreorgaz
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Torreorgaz (Hispanio)
Torreorgaz (Hispanio)
DEC
Torreorgaz
Torreorgaz
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torreorgaz [+]
vdr
Krepusko super akvorezervujo.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas torreorgaceños. La censita populacio en 2009 estis de 1.764 loĝantoj.

Situo redakti

Torreorgaz estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Montánchez, je altitudo de 425 m; je 16 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 76 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 31 km².

Geografio redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo kun malaltaj montetoj. Elstaras la anzino kaj la makiso kun cistoj, genistoj ktp. En la norda zono estas paŝtejoj, por brutobredado de ŝafoj, bovoj, kaj iom malpli ĉevalo.

Demografio redakti

Populacio de Torreorgaz (1900 – 2009)
1900 1950 1960 1970 1975 1981 1986 1987 1988 1989
1.130 2.153 2.147 1.406 1.372 1.231 1.448 1.454 1.475 1.482
1990 1991 1992 1993 1994 1995 1996 1997 1998 1999
1.498 1.423 1.459 1.472 1.490 1.533 1.604 --- 1.571 1.615
2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008 2009
1.665 1.665 1.670 1.664 1.672 1.713 1.728 1.747 -- --
 
Ermitejo Kalvario.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, sed nuntempe pro proksimeco kun la provinca ĉefurbo ĉiutage la junalaborforto translokiĝas al Cáceres kie oni trovas pli facilajn kaj fruktodonajn postenojn. Ĉiukaze restas brutobredado de ĉefe ŝafoj, bovoj, kaj malpli de ĉevaloj.

Monumentoj redakti

  • Preĝejo de Sankta Petro, tre malregula pro diversaj konstruepokoj dum la 16a kaj 17a jarcentoj, en la centro de la vilaĝo ĉe placo.
  • Ermitejoj de la Kalvario kaj Humilladero, konstruaĵoj de la baroko populara en la 18a jarcento.