La vorto Toyotismo (aŭ tojotismo) rilatas al amasproduktada metodo kreita de fabrikoj de aŭtomobiloj Toyota en Japanio. Poste, la metodo disvastiĝis al tuta monda industrio.

Toyota aŭtomobilo

Post la ekonomia krizo de 1973, kun la apero de l' ekonomika modelo de Fleksebla akumulo, la Fordismo, tiama amasprodutada metodo, ne povis rezisti al novaj problemoj de produktado kaj estis anstataŭigita de post-Fordismo aŭ toyotismo.

En la nova kunteksto, la fleksebla akumula modelo bezonis novan metodon, ĉar la laboristo kapablu sanĝi rapide funkciojn, krom operi kaj monitori multajn maŝinojn por ke la laborteamo estu rekonfigurebla laŭ neceso.

Same kiel fordismo estis evoluo de taylorismo, toyotismo komenciĝis kiel progresa adapto de l' fordismo al materiaj kaj kulturaj kondiĉoj de Japanio. La ideo de roboto kiel centra en tiu kunteksto estas erara. La enmeto de informadiko en produktado havis gravan rolon, sed la esenco de l' ŝanĝo estas en labormetodoj. Komputilojn kaj robotojn ankaŭ havis la eŭropa kaj amerika industrioj eĉ antaŭ la japana. Sed ĉi tiuj ekonomioj ne havas sociajn, politikajn kaj kulturajn kondiĉojn por disvolvigi novajn labormetodojn.

La granda karakterizo de nuna fazo de kapitalismo estas la fleksebla akumulo, kiu pligrandigas la gajnon sen neceso de pligrandigi la konsumon aŭ produktadon. La toyotismo fleksebligas la laborforton, pro tio, kreas fortan malkreskon en industria dungebleco. Por produkti la saman gajnon, oni povas dungi malpli laboristojn. Pro tio, la toyotisma laboristo kapablu pensi la laboron kaj rapide solvi problemojn aŭ helpi la administradon en la solvo de ili.

Teknike, la toyotismo konsistas en la detektado de la demando kaj la produktado de l' havaĵo en funkcio de tiu neceso specifika. Oni inversas tiel la agadon karakterizan de l' fordismo, kie la demando estis funkcio de l' stoko. La toyotismo bezonas grandegan rapidecon en la produktpovo kaj pro tio tre uzas la robotigon kaj informadikigon de l' proceso industria; plirapidigas la tempon de livero kaj satigas la demandon tuje.