Tragacete
Tragacete estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. La municipa teritorio formas parton de la Natura Parko Serranía de Cuenca. La municipa teritorio estas tre montara, kun serio de montaroj kaj valoj intermetitaj en la direkto NOk - SOr.
Tragacete | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16150 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ángel Custodio Pérez Nieto | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 267 (2016) | ||
Loĝdenso | 4,35 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 21′ N, 1° 51′ U (mapo)40.351111111111-1.8497222222222Koordinatoj: 40° 21′ N, 1° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 283 m [+] | ||
Areo | 61,39 km² (6 139 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tragacete [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa loĝanto nomiĝas tragacetero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 267 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,35 loĝ/km².
Situo
redaktiTragacete estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Alta en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,283 m super marnivelo; je malpli ol 65 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, je 93 km el Teruelo kaj je 215 km el Valencio. La areo de ties teritorio estas de 61,39 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°21′04″N 1°50′59″Ok.
Historio
redaktiPost la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tragacete, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Tragacete kie oni alvenis al la nunaj 267.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado movebla tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe por turismo lastatempe. Tra tiu municipo pasas la rivero Júcar, kiu elfluas sur la Monteto de Sankta Filipo (1838 msm) kaj alvenas al la municipo dekon da kilometroj post ties elfluo. Proksime de Tragacete estas ankaŭ la bela pejzaĝo de la elfluo de la rivero Cuervo, je 12 km, kaj la elfuo de la rivero Taĵo, kaj iom pli for, la Ciudad Encantada (sorĉurbo de Kvenko), la parko El Hosquillo [osKIjo] kaj la Ventano del Diablo (diabla fenestro).
Servoj
redaktiTragacete havas sancentron, ĉe la ŝoseo, kun kurackonsultejo kaj urĝa servo dum la 24 horoj. La municipo havas ankaŭ apotekon en la urba kerno ĉe la urbodomo.