Trakehnena ĉevalo

(Alidirektita el Trakehnena)

La Trakehnena ĉevalo estas malpeza varmsanga ĉevala raso, origine disvolviginta ĉe la virĉevalejo de Orienta Prusio en la urbo Trakehnen el kiu la raso prenis sian nomon. Tiu virĉevalejo Hauptgestüt Trakehnen estis establita en 1731 kaj funkciis ĝis 1944, kiam la fino de la Dua Mondmilito kondukis al la aneksado de Orienta Prusio fare de Sovetunio, kaj la urbo enhavanta la virĉevalejon renomiĝis kiel Jasnaja Poljana.

La moderna Trakehnena elstaras en dresrajdo

La Trakehnena tipe estas inter 157 and 173 cm. Ili povas esti de iu ajn koloro, ĉefe beja, griza, kaŝtankoloranigra, kvankam la raso enhavas ankaŭ kelkajn blankmakulajn ruanajn kaj tobianajn. Ĝi estas konsiderat kiel la plej malpeza kaj plej rafinata el varmsanguloj, pro ties fermita bredoregistro kiu permesas eniron nur de Trakehnenoj, same kiel de kelkaj selektitaj sangostirpoj de Pursanguloj, Anglarabuloj, Ŝagjuloj kaj Arabuloj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti