Tramacastiel [tramakasTJEL] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Tramacastiel
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44133
Demografio
Loĝantaro 62  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 11′ N, 1° 14′ U (mapo)40.1892332-1.2398329Koordinatoj: 40° 11′ N, 1° 14′ U (mapo) [+]
Alto 879 m [+]
Areo 47,2945 km² (4 729 .45 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tramacastiel (Provinco Teruelo)
Tramacastiel (Provinco Teruelo)
DEC
Tramacastiel
Tramacastiel
Situo de Tramacastiel
Tramacastiel (Hispanio)
Tramacastiel (Hispanio)
DEC
Tramacastiel
Tramacastiel
Situo de Tramacastiel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tramacastiel [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo.
 
Parta panoramo.

Ĝi estas je 33 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo du kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la du sudaj, tiu plej okcidenta nome N-330 venas el sudokcidento. Laŭ tiu Tramacastiel estas la plej malproksima municipo de la komarko al la ĉefurbo, kun komuniko nur al Libros kaj al Rincón de Ademuz, eksklava komarko de provinco Valencio. La N-330 trapasas la municipon en la km 275, kaj krome estas loka ŝoseo kiu konektas kun Libros.

Tra la municipa teritorio fluas oriente la rivero Guadalaviar, kiu formas valeton ĉirkaŭitan de montoj apartenantaj al la montaroj. La altitudo gamas inter 1389 m kaj 750 m borde de la rivero Turia. La loĝloko staras je 879 m super marnivelo ĉe roka monto (Peña del Águila, 1100 m) sur kiu iam estis kastelo el kiu restas nur malgrandaj ruinoj.

Nordokcidente:Tormón kaj Rubiales Norde: Villel Nodoriente: Villel
Okcidente: Castielfabib   Oriente: Villel kaj Libros
Sudokcidente: Castielfabib Sude: Castielfabib kaj Libros Sudoriente: Libros

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Tramacastiel oni malaltiĝis ĝis nunaj 67 loĝantoj.

Vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, krucarvojo pri la Pasio de Kristo kaj ruinoj de la kastelo (nur de muregoj).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti