Tramtrajno Nantes-Châteaubriant
Tramtrajno Nantes-Châteaubriant ekfunkciis la 28-an de februaro 2014 sur fervojlinio de Nantes al Châteaubriant, kiu estas fervojlinio de ĝenerala intereso kun normala ŝpuro de la franca fervojo, 63 kilometrojn longa. Ĝi kunligas stacidomon de Nantes al tiu de Châteaubriant kaj entute situas en departemento Loire-Atlantique, en regiono Luarlandoj.
Tramtrajno Nantes-Châteaubriant | |
---|---|
![]() | |
tramtrajno Citadis Dualis | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Nanto / Châteaubriant |
Transportsistema speco | Tramtransporto |
Komenco de trafiko | 28-a de februaro 2014 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 64 km |
Nombro de stacioj | 11 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | SNCF |
Malfermita en 1877 de "Compagnie du chemin de fer de Paris à Orléans" (PO), tiu fervojlinio estis tute fermita al vojaĝantoj en 1980 de "Société nationale des chemins de fer français" (SNCF), kaj frajto nur parte uzis la linion, antaŭ ĝia plena fermo en 2008. Projektita ekde la 1990-aj jaroj, la linio estis denove malfermita en 2014, nur al vojaĝantoj, dank' al la uzo de tramtrajnoj.
Listo de stacidomojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
- TER (trajno)
- Tramtrajno
- Tramtransporto en Nanto
- Tramtrajno Nantes-Clisson
- Nanto (Francio)
- Nantes (stacidomo)
- Châteaubriant
- Châteaubriant (stacidomo)
- Listo de urboj kun tramtransporto
- Alstom Citadis Dualis