Trans Day of Revenge

Punka muzikalbumeto

Trans Day of Revenge ("transgenra tago de venĝo," laŭe de la tago de transgenra memorado) estis la dua muzikalbumeto de la punka grupo G.L.O.S.S. (Girls Living Outside Society's Shit, "knabinoj vivantaj ekster la merdo de la socio") el Olympia, Vaŝingtonio. La albumo, produktita de Joey Seward, eldoniĝis unu tagon post la pafmasakro en la Orlanda noktoklubo Pulse, fare de la diskeldonejoj Total Negativity, Nervous Nelly, PANSY TWIST distro kaj Sabatoge.

Trans Day of Revenge forte kritikas la pacifismon kontraŭ ŝtata terorismo (ekzemple polica brutaleco), transfobion, kaj la politikon de estimindeco en Usono. La unua kanzono, "Give Violence A Chance" (donu al la perforto oportunon), temas pri pacifismo fronta de polica brutaleco. Ĝi komencis per la frazo, "kiam la paco estas nur plua vorto por la morto, tempas por ni doni al la perforto oportunon." Ĝia titolo ludas pri kanzono de John Lennon, "Give Peace a Chance" (donu al la paco oportunon). La fina kanzono mallonge traktas diversajn temojn, ekzemple, kiel la amaskomunikiloj kaj anoj de la geja komunumo mistraktas transgenrulojn, malestimante ilin kaj samtempe uzante ilin por profitemaj celoj:

Citaĵo
 HRC,
Selfish fucks,
Yuppie gays threw us under the bus. 
  HRC,
Egoistaj aĉuloj,
Burĝaj gejoj foroferis nin siaprofite. 
— G.L.O.S.S., "Trans Day of Revenge" (kanzono)

La albumo estis rimarkita de multaj muzikaj ĵurnalistoj kiel "necesa" kaj "esenca" pro sia mesaĝo. Post ĝia eldono, diversaj grandaj diskeldonejoj ofertis al G.L.O.S.S. kontrakton, ekzemple Epitaph Records, kiu ofertis 50 000 usonajn dolarojn. Ili rifuzis ĉiun oferton kaj anoncis sian disiĝon la 25-an de septembro 2016. Ili citis kiel kialojn, interalie, la malfacilajn postulojn de subite pligrandiĝinta, neatendita kaj nedezirita famo, kune kun la senhomecigaj efektoj de popolkultura adorado de muzikistoj. Post siaj finaj koncertoj, ili donos ĉian pluan profiton el vendoj de la albumo per la retejo Bandcamp al loĝejo por senhejmuloj en Olympia, Vaŝingtonio.

Kanzonoj redakti

  1. "Give Violence A Chance" (1:54)
  2. "Out From The Desk" (1:00)
  3. "Fight" (1:04)
  4. "We Live" (1:15)
  5. "Trans Day Of Revenge" (1:45)

Eksteraj ligiloj redakti