Pafmasakro en la noktoklubo Pulse (2016)

amaspafado kontraŭ GLAT-aj latinamerikanoj en Orlando, Florido, Usono

La 12-an de junio 2016 Omar Mateen, 29-jaraĝa usona gardisto, murdis 49 homojn kaj damaĝis 53 aliajn en homofobia krimo de malamo en la GLAT-a noktoklubo Pulse en Orlando, Florido. Tiu nokto en la klubo estis evento por GLAT-aj homoj el latinamerika deveno, kaj la granda plimulto da viktimoj estis gejaj latinamerikanoj. Ĝi estis la dua plej multe mortiga pafmasakro en Usono post la masakro de Wounded Knee, la plej multe mortiga fare de unuopa pafisto, kaj la plej multe mortiga unuopa evento de kontraŭ-GLATa perforto.

La pafinton, kiu naskiĝis en Novjorko, obsedis usona polica kulturo. Li trejniĝis kiel prizongardisto sed estis maldungita kiam li ŝercis, ke li volis porti pafilon al la trejnejo. Li malsukcese klopodis fariĝi policisto, klopodante sed fiaskante fariĝi ŝtata policisto de la ŝoseoj. Ekde 2007 li estis gardisto por la firmao G4S Secure Solutions. Li havis aktivan ŝtatan pafilan permeson, aktivan gardistan permeson, neniajn antaŭajn krimojn, kaj pasis psikologian ekzamenon. En 2009 li eksedziĝis de sia edzino, kiu priskribis lin kiel fizike mistraktema.

Antaŭ la pafo, Mateen ĵuris fidelon samtempe al la islama ŝtato kaj la Fronto al-Nusra. Ĉar tiuj grupoj estas reciprokaj malamikoj, kaj pro manko de substancaj evidentaĵoj, la pretendoj ambaŭ estas dubataj de usonaj informservoj. Tamen pro la severeco de la masakro kaj rezulta indigno de la popolo, la supozita fidelo de Mateen al la islama ŝtato iĝis motivo de multaj kontraŭterorismaj leĝoj kaj politikaj kampanjoj en usono dum 2016. En la nacia konveno de la Respublikana Partio, kie la Respublikanoj adoptis agendon permesi diversajn formojn de rekta diskriminado kontraŭ GLAT-aj homoj kaj usonanoj de latinamerika deveno, ili pretendis ke ilia agendo protektos GLAT-ajn homojn per kontraŭstaro de Islamo, diraĵo vaste kritikita kiel makiavela kaj islamofobia.