Transavangardo estas itala versio de Novekspresionismo, nome arta movado kiu disvastiĝis tra Italio, kaj al la resto de Okcidenta Eŭropo, en la fino de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. La termino Transavangardo estis stampita de la itala artokritikisto, Achille Bonito Oliva,[1] origine en "Aperto '80" ĉe la Venecia Bienalo,[2][3] kaj laŭvorte ĝi signifas trans la avangardo.

Tiu arta movado malakceptis konceptarton, reenmetante emocian aliron al desegnado, pentrarto kaj skulptarto.[4] Transavangardo markis revenon al figura arto, same kiel al mita figuraro, kiu estis remalkovrita dume.[5] Same oni realiris al Simbolismo. La ĉefaj transavangardismaj artistoj estis Sandro Chia, Francesco Clemente, Enzo Cucchi, Nicola de Maria kaj Mimmo Paladino.[6]

Referencoj redakti

  1. Chilvers, Ian. (1999) A Dictionary of Twentieth-Century Art. Oxford University Press, p. 620.
  2. Nieves, Marysol. (2011) Taking Aim! The Business of Being An Artist Today. Fordham University Press, p. 236.
  3. The 1980s. La Biennale. Alirita 24a de Januaro 2014.
  4. Derwent, Charles, "Visual Art: Land of the Living Dead Mimmo Paladino South London Gallery, London", The Independent, 12a de Septembro 1999. Kontrolita 24a de Januaro 2014. Arkivigite je 2014-01-26 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-26. Alirita 2015-04-16.
  5. Hawlitschka, Ursula, "Enzo Cucchi and the Transavantgarde: Are We In An Abyss of Seeing?", Aŭgusto 2000.
  6. Chuen, Ooi Kok, "Creating art from chaos", New Straits Times, 1a de novembro 2000. Kontrolita 24a de Januaro 2014. Arkivigite je 2014-06-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-06-11. Alirita 2015-04-16.

Literaturo redakti

  • Oliva, Achille Bonito, Transavantgarde International, Milan, Politi Editore, 1982.
  • Oliva, Achille Bonito, Italian Transavantgarde, Milan, Politi Editore, 1980.