Transporta entrepreno de la urbo Brno
Transporta entrepreno de la urbo Brno (en la ĉeĥa Dopravní podnik města Brna - mallonge DPMB) estas transporta kompanio, kiu prizogras urban transporton en urbo Brno kaj ankaŭ en kelkaj ĉirkaŭaj vilaĝoj. La kompanio estis fondita de urbo Brno (kiu estas unusola posedanto de kompanio) je la 1-a de januaro 1998 kiel akcia kompanio[1]. En jaro 2017 Transporta entrepreno de la urbo Brno trafikas 11 tramajn, 13 trolebusajn kaj 55 urbajn busajn liniojn. Krom tio Transporta entrepreno de la urbo Brno ankaŭ trafikas ŝipojn sur digolago de Brno. En ĉiuj linioj (krom la ŝipaj kaj dum special-eventaj) validas tarifo de Integrita trafika sistemo de la Sudmoravia regiono.
Transporta entrepreno de la urbo Brno | ||
---|---|---|
Dopravní podnik města Brna, a.s. | ||
transporta firmao • negoco vd | ||
Dum | 1-a de januaro 1998 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akciová společnost | |
Sidejo | Brno | |
Lando | Ĉeĥio | |
Posedata de | Brno vd | |
Partoprenanta | Q55117586 • Pisárky depot • Vozovna Medlánky • Vozovna Slatina • Vozovna Komín • Shipping facility of Dopravní podnik města Brna in Bystrc • Vozovna Husovice • Vozovna Královo Pole • Garáže Grmelova vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-28. Alirita 2013-05-29.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala paĝo de kompanio Arkivigite je 1998-12-02 per la retarkivo Wayback Machine