Transporter 3 (esperante “La Transportisto 3”) estas agfilmo prezentita en 2008. Ĝi estas la tria epizodo de la serio “The Transporter”.

La Transportisto 3
filmo
Originala titolo Transporter 3
Produktadlando Francio
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2008
Daŭro 1h44
Ĝenro agfilmo
Reĝisoro(j) Olivier Megaton
Produktisto(j) Luc Besson • Steven Chasman
Scenaro Luc Besson, Robert Mark Kamen
Filmita en Marsejlo • Parizo • Budapeŝto • Sermentizon
Loko de rakonto UkrainioMarsejlo
Muziko de Alexandre Azaria
Rolantoj Jason Statham • François Berléand • Robert Knepper • Jeroen Krabbé • Eriq Ebouaney • Semmy Schilt • David Atrakchi • Natalya Rudakova • Yann Sundberg
Produktinta firmao EuropaCorp 
TF1 
Canal+
IMDb
vdr

Temo redakti

En la filmo estas la daǔrigo de la historio pri Frank Martin, profesie transportisto, kiu revenis en Francio por daǔrigi sian laboron. Ĉi-foje, li devos porti la filinon de ukraina senatano al Odesa, sed komence li pensos, ke li estas transportanta pakaĵon.

Komenconte la mision, Johnson (tiu kiu konfidis la mision al Frank) alligas brakrubandon al pojno de Frank kaj de Valentina (la filino de la senatano). Per ĉi tiu brakrubando, Frank kaj Valentina eksplodus, se ili malproksimiĝus de la aǔto pli ol 26 metroj.

Dum la vojaĝo, Frank klopodas forpreni la brakrubandon de sia amiko, sed li ne sukcesas ĉar alikaze eksplodus ĉio. Nur poste, Frank eltrovas, ke li ne devas transporti pakaĵon, sed Valentina-n.

Kiam ili alvenas al Odesa, Valentina estas kaptata de viroj de Johnson, kiuj volas ankaŭ mortigi Frank-on. Sed post longa batalado, Frank sukcesas meti la brakrubandon al Johnson, kiu eksplodas ĉar la aǔto malproksimas pli ol 26 metroj. Tiel, Frank sukcesas liberigi Valentina-n kaj li revenas en Francio kun ŝi.

Vidu ankaŭ redakti