Trezoro de Sankta Januaro

muzeo en Italio

Trezoro de Sankta JanuaroMuzeo de la trezoro de Sankta Januaro, gastigita en la urbo Napolo (Italio, vojo Duomo 149, Napolo), konsistas en antikvaj dokumentoj, grandvaloraj oraj objektoj, argentaĵoj, juveloj, netakseblaj pentraĵoj, kiuj laŭlonge de la jarcentoj reĝoj, imperiestroj, papoj, famaj homoj aŭ komunaj personoj donacis pro devoteco al Sankta Januaro.

Trezoro de Sankta Januaro
nemoveblaĵoarta muzeo • religia muzeo
Lando Italio vd
Situo Napolo
Adreso Via Duomo, 149/a, - Napoli
Poŝtkodo 80132
Estiĝo 2003
Koordinatoj 40° 51′ 8″ N, 14° 15′ 34″ O (mapo)40.852214.2594Koordinatoj: 40° 51′ 8″ N, 14° 15′ 34″ O (mapo)
Trezoro de Sankta Januaro (Italio)
Trezoro de Sankta Januaro (Italio)
DEC
Trezoro de Sankta Januaro
Trezoro de Sankta Januaro
Situo de Trezoro de Sankta Januaro
Map
Trezoro de Sankta Januaro
Jaraj vizitantoj: 1 200 (2020)
Retpaĝo https://www.tesorosangennaro.it/
vdr

Ĝi formiĝis laŭlonge de sep jarcentoj kaj estas trezoro kiun la deputaro – kaj la napola popolo – sukcesis konservi kaj defendi el rabaj manoj de reĝoj, diktatoroj, invadintaj armeoj kiuj per la trezoro volus sin financi. Napoleono, ekzemple, kiu el ĉiuj preĝejoj prirabis por financi siajn militojn, malsupreniris Napolon sed ne spoliis, male honoris la sanktulon donacante al la muzeo oran hostimontrilon garnitan ankaŭ per arĝentaĵoj kaj juvelŝtonoj.

Martirigo de Sankta Januaro de Girolamo Pesce

Ĉiuj la donacitaj verkoj, por havi la privilegion meriti partopreni en la trezoro de sankta Januaro, devis prezenti ege altflugan stilon artan kaj kulturan kaj do esti realigitaj de grandaj artfaristoj, La rezulto estas trezoro formita el eksterordinaraj kaj aŭtentaj ĉefverkoj subskribitaj de la plej estimataj artistoj de la universala historio de arto. Detalega esploro – daŭriĝinta tri jarojn kaj publikigita en 2010 – de skipo de gemologoj kaj historiistoj pri la juveloj plej grandvaloraj, pri artverkoj kaj juvelŝtonoj (pli ol du mil diamantoj, rubenoj, smeraldoj, safiroj, perloj, ĝisneeble cizelitaj eksvotoj...), certigis ke la trezoro estas, pro arta kaj ekonomia valoroj, unu el la plej elstaraj el la mondo.

Hodiaŭ en tiu muzeo eblas kontempli originalaĵojn kiel kolieron, kiu malfacile trovas egalan en la mondo, komponita per dektri maŝoj je masiva oro surŝutita per 700 diamantoj, 276 rubenoj kaj 92 smeraldoj. Kaj kun ĝi oni povas admiri la plej gravan, antikvan kaj neniam disrabitan muzeon, ege pli riĉan – diras ekspertoj – ol la trezoro de la Angla Krono, de la Rusa Caro, Franca Kronprinco kaj Habsburga...

Ĉio naskiĝis el la devoteco al la sanktulo, kies sango likviĝas dufojojn jare en malsamaj cirkonstancoj dum kemiaj similaĵoj ĉiam likviĝas nur en la samaj propraj cirkonstancoj. Al tiu sanktulo oni adresiĝas el la tuta katolika, kaj ne nur, mondo kaj riĉigas la muzeon por konfesi sian kredon kaj por krei en siaj posteuloj aŭ socia medio ĉiaman ligon al li.

Eksteraj ligiloj redakti

Artikoloj kunrilataj redakti

Bibliografio redakti

  • P. Baima Bollone, San Gennaro e la scienza, SEI, 1989
  • R. Cammilleri, San Gennaro, Piemme, 1996
  • S. Mileto - F. Speranza, I luoghi di San Gennaro, Roma, 1997 ISBN 88-8183-684-X
  • V. Cerino, San Gennaro : Un santo, un voto e una cappella, Napoli, Rolando Editore, 2005
  • Hans Achelis: Die Bischofschronik von Neapel. 1930
  • Erna und Hans Melchers (Hrsg.): Das große Buch der Heiligen. 1978, S. 597–599
  • "Der Skeptiker" Nr. 17 3/04