Tria Batalo de Ĥarkovo

La Tria Batalo de Ĥarkovo estis serio de bataloj en la Orienta Fronto de la Dua Mondmilito, luktita de la Germana Armegrupa Sudo kontraŭ la Ruĝa Armeo, ĉirkaŭ Ĥarkovo (nune Ĥarkivo)[1] inter la 19a de Februaro kaj la 15a de Marto 1943. Konata de la germana flanko kiel Doneca Kampanjo, kaj en Sovetunio kiel Donbas-Ĥarkova operaco, la germana kontraŭfrapo kondukis al la rekapto de la urboj Ĥarkovo kaj Belgorodo.

Waffen-SS homoj ĉe bruliĝanta domo, Ĥarkovo, februaro 1943.

Kiam la Germana Sesa Armeo estis ĉirkaŭita en Stalingrado, la Ruĝa Armeo entreprenis serion de pli ampleksaj atakoj kontraŭ la cetero de la Armegrupa Sudo. Tio finis la 2an de Januaro 1943 kiam la Ruĝa Armeo lanĉis Operacon Stelo kaj Operacon Galopo, kiuj inter januaro kaj komenco de februaro rompis la germanajn defendojn kaj tio kondukis al la soveta rekapto de Ĥarkovo, Belgorodo, Kursko, Voroŝilovgrado kaj Izium. La sovetaj venkoj okazigis ke partoprenantaj sovetaj unuoj superetendiĝis. Liberigitaj la 2an de februaro pro la kapitulaco de la Germana Sesa Armeo, la Centra Fronto de la Ruĝa Armeo turnis sian atenton okcidenten kaj la 25an de februaro etendis sian ofensivon kontraŭ kaj la Armea Grupo Sudo kaj la Armea Grupo Centro. Monatoj de kontinuaj operacoj okazigis gravajn perdojn de la sovetaj fortoj kaj kelkaj divizioj estis malpliigitaj al 1,000–2,000 batalefektivaj soldatoj. La 19an de februaro, la feldmarŝalo Erich von Manstein lanĉis sian Ĥarkovan kontraŭatakon, uzante la freŝan 2an SS Panzeran Korpuson kaj du panzerajn armeojn. Manstein ege profitis el la amasa aerapogo fare de la Luftflotte 4 de la feldmarŝalo Wolfram von Richthofen, kies 1,214 aviadiloj faris ĉirkaŭ 1,000 elirojn tage el la 20a de februaro al la 15a de marto por apogi la Germanan Armeon, nome nivelo de aera povo egala al tiu dum la strategia ofensivo Blua Okazo unua jaron antaŭe.[2]

La Wehrmacht flankigis, ĉirkaŭis kaj venkis la avangardojn de la Ruĝa Armeo sude de Ĥarkovo. Tio permesis al Manstein renovigi sian ofensivon kontraŭ la urbon Ĥarkovo mem la 7an de Marto. Spite ordonojn por ĉirkaŭi Ĥarkovon el la nordo, la SS Panzera Korpuso anstataŭe decidis rekte eniri en Ĥarkovo la 11an de Marto. Tio kondukis al kvartaga dom-al-doma luktado antaŭ Ĥarkovo estis rekaptita fare de la 1a SS Panzera Divizio la 15an de Marto. La germanaj fortoj rekonkeris Belgorodon du tagojn poste, kreante la elstaraĵon kiu en Julio 1943 kondukos al la Batalo de Kursko. La germana ofensivo kostis al la Ruĝa Armeo ĉirkaŭkalkulitajn 90,000 mortojn. La dom-al-doma luktado en Ĥarkovo estis partikulare sangelverŝa por la germana SS Panzera Korpuso, el kiuj proksimume 4,300 homoj mortis aŭ vundiĝis en la epoko kiam operacoj finis meze de Marto.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Ĥarkovo estas la ruslingva nomo de la nuna urbo Ĥarkivo (Ĥarkovo estas la ukrainlingva nomo); kaj rusa kaj ukraina estis oficialaj lingvoj en Sovetunio (fonto: Language Policy in the Soviet Union by L.A. Grenoble Arkivita en 2012-11-11 ĉe Wayback Machine. & Eastern Europe and the Commonwealth of Independent States Arkivita 2016-05-05 ĉe Wayback Machine. de Routledge)
  2. Hayward, J. (1998). Stopped At Stalingrad: The Luftwaffe and Hitler's Defeat in the East, 1942–1943. Lawrence, Kansas: University Press of Kansas. ISBN 978-0-7006-1146-1., pp. 330–331.