Tria Punika Milito

La Tria Punika Milito (de la latina vorto poeni = punikoj) estas la tria kaj lasta el serio de tri militoj en la regiono de la Mediteranea Maro dum la antikva epoko. En ĉiuj tri militoj temis pri konflikto inter la urboŝtato Kartago en norda Afriko, kiu estis tradicia mararmea kaj komerca potenco kontrolanta la regionon de la okcidenta Mediteranea Maro, kaj la kompare juna Romia Imperio, kiu de la ŝtata ĝermo en la urbo Romo ĵus konkeris la italan duoninsulon kaj nun celis agrese plu ekspansii.

Postmilitaj ruinoj de Kartago (termobanejo Antoninus Pius)

Kvankam Romio plurfoje estis tre proksima al malvenko, finfine ĝi venkis kaj la unuan kaj la duan militojn, dum Kartago fine estis signife malfortiĝinta. Post la fina triumfo de la dua milito en la batalo de Zama dum la jaro 202 antaŭ Kristo la kartaga ŝtato estis politike rompita kaj ekhavis la statuson de vasaloŝtato de Romio.

Tamen precipe la konservativaj romiaj politikistoj sub gvido de Marcus Porcius Cato la Maljuna "timis" la refortiĝon de la malamikego kaj tre favoris la lokajn nordafrikan rivalojn de la kartaganoj. Fine la romia armeo dum la Tria Punika Milito inter la jaroj 149 kaj 146 antaŭ Kristo tute nuligis la urboŝtaton Kartago, konkeris la regionon kaj tie starigis la romian provincon Africa. Respondeca konsulo estis tiam Scipiono Afrika la Juna.

Vidu ankaŭ redakti