Trio-ludado estas kvazaŭ la „reĝodisciplino“ de la orgenludado. Temas je kio pri ludmaniero, je kio orgenisto uzas tri (klavarojn), do du manualojn kaj la pedalaron. Per la trio-ludado li intencas elmeti unu voĉon, ofte la kanton firman.

Registrado (je kvarvoĉa ĥoralkomponaĵo): La kanto firma aŭ la ellaborenda voĉo (plejofte la soprano) estas ludata sur unu manualo kun unu alikvotregistro kaj unu konvena bazregistro. La mezvoĉojn (aldo kaj tenoro) oni ludas sur dua manualo per mallaŭta, baztona registro, plejparte 8', la bason per 8'- aŭ 16'-registro en la pedalaro. Oni ja povas elekti alian registradon, tamen rekomendindas elekti ĝin tiel, ke la kanto firmo sonas iomete pli laŭta ol la restaj voĉoj.

Ekzemplo

La trio-ludadon oni ofte sentas kiel speciale solena kaj kortuŝa, ĉar ĝi ja estas relative mallaŭta kompare kun plenoregistrado, tamen tre akcentas la alikvote kolorigitan kanton firman. Tiu ĉi efiko estas pli impresa, se la orgenisto uzas la tremsonigilon en la kantfirmohava manualo.