Tristrama emberizo

La Tristrama emberizo (Emberiza tristrami) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tristrama emberizo
Tristrama emberizo
Tristrama emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. tristrami
Emberiza tristrami
(Swinhoe, 1870)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Japanio, Koreio, Laoso, Birmo, orienta Rusio, Mongolio, Tajvano, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas borealaj arbaroj.

Temas pri specio kun markata seksa duformismo. Nome reprodukta masklo montras buntan kapobildon konsistantan je tre markataj blankaj superokula kaj mustaĉa strioj al la kolflankoj ege kontraste kun nigra fono. El tiu nigra triobla fono (krono, vizaĝo kaj gorĝo) la ino montras nur nigran kronon dum vizaĝo kaj gorĝo estas malhelbrunaj kaj la blankaj strioj similas. Krome la masklo montras grizan malantaŭan kolumon, striecan supran dorson kaj senmarkan helbrunajn suban dorson kaj pugon (same kiel la proksima parenco Brunorela emberizo). La vosto estas malhelbruna. Sub la gorĝareo estas helbruna strieco ĉefe al flankoj sur sablokolora kun helbruna nuanco dum la ventro estas nur sablokolora. La kruroj estas rozkoloraj kaj simile la beko, sed tiu kun griza supra makzelo.

Referencoj redakti