Troglodito (apartigilo)

apartigilo

Troglodito estas vorto kiu povas esti uzata:

  • Laŭ PIV estas homo "konstante loĝanta en kaverno (uzata speciale pri la prahomoj)".
  • Troglodita arkitekturo : vidu subtera arkitekturo
  • Por birdoj kaj tiukaze pli precize estu aplikata al la genro Troglodytes, kvankam tre ofte en Eŭropo, Nordafriko kaj Azio tiu vorto taŭgas por la specio Troglodytes troglodythes, kiu estas la ununura specio de la familio de Trogloditedoj kiu loĝas en tia parto de la mondo, dum la aliaj estas ĉiuj amerikaj; tiele en Ameriko kie abundas specioj de trogloditoj tiu specio laste menciita estas nomata kaj konata kiel Vintra troglodito. Same tre ofte la vorto estas uzata por la 80 specioj de tiu familio, kiu ricevas la nomon precize de la genro Troglodytes.

Etimologio redakti

Tiu vorto devenas de la greka τρωγλοδύτες "kavoloĝantoj" (siavice el trogle (τρώγλη) "truo" + dyein (δυειν) "eniri". Ĉe la birdoj pro la tendenco de tiuj trogloditoj eniri etajn fendojn serĉe de manĝaĵo.