Troia

komunumo de Italio

Troia estas komunumo en la provinco Foggia en la regiono Apulio (Italio). La urbo situas sudoriente de Foggia proksime de la antikva vojo de Benevento al Brindisi.

Troia
Dosiero:Troia-Stemma.png
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Apulio (2005)
Provinco FG Foggia (2005)
Geografia situo 41° 22′ N, 15° 18′ O (mapo)41.36666666666715.3Koordinatoj: 41° 22′ N, 15° 18′ O (mapo)
Alto super marnivelo 439 m
Areo 167,22 (2005) km²
Loĝantaro 6689 (2023)
Loĝdenso 40 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Biccari, Castelluccio dei Sauri, Castelluccio Valmaggiore, Celle di San Vito, Foggia, Lucera, Orsara di Puglia (2005)


Nomo de loĝantoj troiani
Poŝtkodo 71029
Imposta kodo L447
Kodo laŭ ISTAT 071058
Telefona prefikso 0881
Retpaĝo http://www.comune.troia.fg.it/
Loko en mapo
vdr
Katedralo de Troia

Historio redakti

Troia estis fondata en 1022 sur la ruinoj de la antikva urbo Aecae (poste Colonia Augusta Apulia) kaj fariĝis grava episkopa urbo. En 1229 ĝi estis detruita de la imperiestro Frederiko la 2-a.

Aparte fama estas la romanika katedralo S. Maria Assunta inaŭgurata en 1129 kun ĝiaj bronzaj pordegoj. Ĝi estas la plej antikva kaj bone konservita konstruaĵo el tia stilo en Apulio.